Luc de CLAPIERS, markizo de Vauvenargues (naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1715 en Aix, mortinta la 28-an de majo 1747 en Parizo) estis franca verkisto kaj fama moralisto.

Luc de Clapiers
Persona informo
Luc de Clapiers, marquis de Vauvenargues
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1715 (1715-08-06)
en Aix-en-Provence
Morto 28-an de majo 1747 (1747-05-28) (31-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Collège des Jésuites vd
Familio
Dinastio Clapier de Colongue vd
Profesio
Okupo verkisto • eseisto • militistofilozofo vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Komencinte la soldatan karieron li batalis en 1734 en Italujo kaj en 1742 en Bohemujo sed forlasis la armeon pro sanecaj kialoj poste. Kun granda fervoro li dediĉis sin al la studo flegante intimajn kontaktojn kun Marmontel kaj Voltero.

Estante profunde religia kaj karaktere firma sed ankaŭ plena de sinpuŝigo je la veresploro, Vauvenargues nombriĝas inter la plej noblaj kaj moralaj personaĵoj de tiu malmorala tempo.

Lia skribostilo estas lara kaj simpla, ofte delikata kaj alloga estante gramatike iomete malperfekta. Gloron li akiris per la verko Introduction à la connaissance de l'esprit humain kaj al la kun tio ligiaj Réflexions et maximes (1746). Forme li ne devancis la verkon Caractères de Jean de La Bruyère, kvankam li purece varmece sincerece superis la brujeraĵojn. Liajn verkojn eldonis Gilbert (Paris 1857) kaj Plon (1874).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 1022, kio legeblas tie ĉi interrete.