Luchino VISCONTI [lukino viskonti] (n. 2-an de novembro 1906 kiel Conte Don Luchino Visconti di Modrone en Milano; m. 17-an de marto 1976 en Romo) estis grava itala teatra kaj filmreĝisoro; li kreis majstroverkojn de la filmhistorio.

Luchino Visconti
Persona informo
Luchino Visconti
Naskiĝo 2-an de novembro 1906 (1906-11-02)
en Milano,  Italio
Morto 17-an de marto 1976 (1976-03-17) (69-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Q124310978 vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Q124310978 vd
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItalio vd
Familio
Dinastio House of Visconti di Modrone vd
Patro Giuseppe Visconti di Modrone vd
Patrino Carla Erba vd
Gefratoj Donna Uberta Visconti di Modrone vd
Amkunulo Helmut Berger vd
Parencoj Giovanni Gastel vd
Profesio
Okupo teatra reĝisorofilmreĝisoroscenaristoverkisto • reĝisoro vd
Aktiva dum 1943–1976 vd
Verkado
Verkoj The Leopard ❦
Ludwig ❦
Rocco and His Brothers ❦
The Damned ❦
Senso ❦
Ossessione ❦
The Innocent ❦
La morto en Venecio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La tria filo (kvara ido) de la 1-a duko de Grazzano Visconti, Giuseppe Visconti di Modrone (1879-1941), devena de la altnobela familio de la dukoj de Modrone en Milano (unu el la plej riĉaj en norda Italio), iris en 1936 al Parizo kaj komencis sian karieron kiel asistanto de Jean Renoir. Post mallonga vojaĝo en Usono, dum kiu li ankaŭ vizitis Holivudon, li revenis al Italio, por en 1939 denove labori kiel asistanto de Renoir, nun ĉe la filmo La Tosca, kies produktado estis militkaŭze interrompita kaj poste finfarita de la germana reĝisoro Karl Koch. Kune kun Roberto Rossellini Visconti aliĝis salotto-n de Vittorio Mussolini, filo de Benito Mussolini siatempe nacia kulturcenzuristo, kie li supozeble ankaŭ trafis na Federico Fellini. Kune kun Gianni Puccini, Antonio Pietrangeli kaj Giuseppe De Santis li verkis la scenaron de sia unua filmo kiel reĝiisto: Ossessione (obsedo) (1943), verko, kiu fondis novan stildirekton, la italan novrealismon, kiu donis al la itala postmilita filmo gravajn impulsojn.

Visconti estis ankaŭ solenata teatroreĝisoro. En la jaroj 1946–1960 li surscenigis multajn prezentadojn de la Rina Morelli-Paolo Stoppa-Kompanio kun Vittorio Gassman, kaj ĝis en la 1970-aj jaroj li aktivis por la teatro. Elstaris ankaŭ lia aktiveco kiel operreĝisoro, kiu kondukis lin i.a. al milana Teatro alla Scala, al Viena Ŝtatopero kaj al la londona Reĝa Operejo, kie li antaŭ ĉio enscenigis operojn de Giuseppe Verdi - inter ili en 1953 fama Traviata ĉe la Scala (dirigento Carlo Maria Giulini) aŭ la multlaŭdata Falstaff (dirigento Leonard Bernstein) 1966 ĉe la Viena Ŝtatopero, sed ankaŭ de Wolfgang Amadeus Mozart, Giacomo PucciniRichard Strauss.

En 1948 li verkis kaj enscenigis poste ankaŭ La terra trema (eo: La tero tremas), laŭ la romano I Malavoglia de Giovanni Verga. Visconti evoluis dum sia Pariza tempo komunismajn simpatiojn. En 1944 li estis arestata pro rezistoagado kontraŭ la faŝismo. Post la milito li pledis publike por la IKP. La konflikto, rezultanta el ĉi tiu mondkoncepto kaj el sia deveno el grava nobelfamilio de Italio, estas sentebla en liaj verkoj. Li mem, finance ĉiam sendependa, tradicie edukita kaj amplekse klera, sin rigardis apartena al pasinta mondo, tiu de la 19-a jarcento. En la filmo ‚Il Gattopardo‘ (la gepardo) li temigas la malaperon de malnova sociordo kaj la leviĝon de ‚pli modernaj tempoj‘. La ribelon de 1968 li rifuze frontis.

Per la foriĝo disde la novrealismo Visconti sukcesis dum la 1960-aj jaroj per neerare interŝanĝebla bildlingvo en siaj filmoj. Kondiĉite per la unika miksaĵo el nobela deveno, politike komunisma konvinkiĝo kaj brila socianalizo li kreis per La gepardo en 1963, La damnitaj en 1969, Morto en Venecio en 1971 kaj Ludoviko en 1972 majstroverkojn de la filmhistorio.

Resaniĝinte post longa grava malsano (apopleksio), li sukcesas per la realigo de du filmoj: En Perforto kaj pasio el 1974 li analizas nuntempan Italion pregatan de faŝismaj tendencoj. En sia lasta filmo kaj testamento li surekranigas romanon de Gabriele D'Annunzio: La ĉasteco el 1976, kun la eterna ludo inter vir- kaj -ino, same kiel bono kaj malbono.

Eĉ se li ne eksplicite akcentis tion, Visconti estis samseksema kaj neniam timis esti vidata kun siaj amikoj kaj kunuloj, i.a. kun reĝisoro Franco Zeffirelli kaj la germana aktoro Udo Kier. La lasta longdaŭra vivkunulo de Visconti estis ekde 1964 la aŭstra aktoro Helmut Berger.

Lia nevo Eriprando Visconti ankaŭ laboris kiel filmreĝisoro (i.a. Una spirale di nebbia).

Filma verkaro (selekto) redakti

Fonto redakti

Band 50, Fürstliche Häuser IX S. 466, 1971, C. A. Starke Verlag (Limburg), ISBN 3-7980-0750-0

Eksteraj ligiloj redakti