Lucie, postrach ulice
Lucie, postrach ulice (prononco [LU:ci POStraĥ U:li:ce:], jen ĉeĥe, germane Luzie, der Schrecken der Straße, prononco [LU:ci dea ŜREkn dea ŜTRA:se], en esperanta traduko Luci, la hororo de la strato) estas ĉeĥoslovaka-okcidentgermana kunproduktaĵo de porinfana televida serio el la jaro 1980; germanaj kunproduktantoj estis la filmteamoj de firmao "Anima" en Hamburgo kaj la ŝtata televidstacio WDR en Kolonjo. Fine de 1980 oni ĝin spektigis en okcidenta Germanio, en televida serio de ses duonhoraj filmoj. En Ĉeĥoslovakio ĝi unuan fojon estis videbla en 1984, kiel du 90-minutaj filmoj (la seriaj filmoj 1-3 kaj 4-6 grupigitaj).
Lucie, postrach ulice | |
---|---|
televida serio | |
Originala lingvo | ĉeĥa lingvo |
Origina lando | Ĉeĥoslovakio, Germanio, Okcidenta Germanio |
Ĝenro | porinfana televida serio, comedy television series, familia televida serio, fantasta televida serio |
Reĝisoro | Jindřich Polák |
Aktoroj | Žaneta Fuchsová • Daniela Kolářová • Jaromír Hanzlík • Hana Maciuchová • Jiří Pleskot • Mahulena Bočanová • Pavel Zedníček • Luba Skořepová • Dagmar Patrasová • Veronika Freimanová • Jaroslav Tomsa • Otto Šimánek • Raoul Schránil • Petr Nárožný • Jiří Datel Novotný • Jiří Lír • Jiří Lábus • Václav Lohniský • Jiří Krampol • Václav Kotva • Luděk Kopřiva • Eugen Jegorov • Jiří Hrzán • Vladimír Hrabánek • František Filipovský • Karel Effa • Zdeněk Dítě • Karel Augusta • Vlastimil Bedrna • Bořík Procházka • Michael Hofbauer • Petr Jákl • Jiřina Bohdalová • Alf Marholm • Jan Kuželka • Ladislav Křiváček • Karel Hábl • Lukáš Bech • Michael Brennicke • Klaus Höhne • Matthias von Stegmann • Josef Šebek • Jan Kreidl |
Amplekso | |
Epizodoj | 6 |
Elsendo | |
Elsendita | 12 okt. 1980 – 16 nov. 1980 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La eksteraj scenoj de la serio filmiĝis en okcidenta Germanio, aparte en Kolonio,[1] kaj aldoniĝis studiaj scenoj filmitaj en la studio Barrandov de Prago. La filma bone sukcesis, speciale en okcidenta Germanio ĝi ekde la premiero estas ege ŝatata,[2] sed ĝi ankaŭ gajnis popularecon inter infanoj de Aŭstrio, Francio, Italio, kaj inter infanoj de orienta Germanio kiuj ĝis la jaro 1990 povis spekti okcidentan televidon - ekde tiam ĉiukaze la televidaj programoj de Germanio estas unuigitaj.
La filma serio konsistas el ses partoj, kiujn scenaris Jindřich Polák kaj Ota Hofman. La agojn de la aktoroj kompletigas du animaciaj kneditaj skulptaĵoj el modlopasto, nomataj "Frederiko kaj Frederiko" (en la germana versio "Friedrich und Friedrich", en la ĉeĥa versio "Ferda a Ferda").
Rakonto kaj personoj
redaktiLerneja komencantino Luzie Krause (prononco [LU:ci KRAŬze]; aktorino: Žaneta Fuchsová, prononco [ĵaNEta FUĤSova]) havas la lastajn tagojn ĝis komenco de lernejado kaj sentas enuon. Ŝi deziras aniĝi en la kliko de Oswald Richter (prononco [OSvalt RIHta], aktoro: Michael Hofbauer, prononco [MIhael HO:Fbaŭa]), sed tio nur realigeblas per elteno de diversaj kuraĝo-testoj. Unu el tiuj testoj estas ŝteli ion en grandmagazeno. Ŝi ŝtelas pakaĵon da knedaĵo. Tiu knedaĵo estas magia, estas du vivantaj kneditaj skulptaĵoj, Frederiko kaj Frederiko (»Friedrich & Friedrich«, laŭ la nomo de la fabriko): unu granda kaj oranĝkolora, la alia malgranda kaj verda. Ili kapablas ŝanĝi sian formon, imiti baldaŭ tion baldaŭ ion alian, sed kion ili plej bone kapablas estas krei kaoson. Kompreneble la sesjarulino[3] estas relative timida knabineto, kiu neniel estas krimulo kaj neniel estas "la hororo de la strato". Sed ĉar ŝi devas venki sian timemon por sukcesi en la diversaj kuraĝo-testoj, la groteske troigita filma titolo Luci, la hororo de la strato ironie troigas ŝian nunan kuraĝecon.
Referencoj
redakti- ↑ en 2020 amatora filma detektivo ekzakte trovis kvin lokojn de la filmo en Kolonjo kaj detale notis ilin, kun ekzaktaj momentoj en kiuj partoj de la filmoj la lokoj montriĝas, kun ekzaktaj koordinatoj kaj rektaj ligiloj al la servo Guglo Stratvidaĵo (germane)
- ↑ recenzofina aserto en la ĉeĥoslovaka filma datumbazo «[...] v Západním Německu, Francii a Rakousku slaví dodnes úspěchy», do en traduko «[...] (aparte) en Okcidenta Germanio, Francio kaj Aŭstrio ili ankoraŭ festas sukceson hodiaŭ (do daŭre estas tre popularaj).» (ĉeĥe)
- ↑ la filma rolo estas sesjara knabineto, en realo la aktorino jam estis sep- ĝis ok-jara dum la filmado
Eksteraj ligiloj
redakti- pri »Luci, la hororo de la strato« en la Interreta filma datumbazo (Internet Movie Database)
- la serio en la retejo fernsehserien.de (germane)
- pri la projekto en la ĉeĥoslovaka filma datumbazo (ĉeĥe)
- pri »Luci, hororo de la strato« ĉe TSFSI (germane)
- prezento triminuta de la tria filmo el la serio en Jutubo (germane)