Luciano

helena verkisto

Luciano de Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς, latine Lucianus Samosatensis; n. 125 – m. 180), aŭ simple Luciano[1]Lukiano[2], estis konata asiria verkisto de satiroj, filozofo epikura kaj komediisto, kiu verkis en la greka lingvo. Luciano naskiĝis en Samosato, kie hodiaŭ estas Turkujo, sed tiame ĝi estis romia provinco.

Luciano
Lucianus.jpg
Persona informo
Naskiĝo 125
en Samosato
Morto 192
en Ateno
Etno Syriac people [#]
Lingvoj antikva greka kojnea greka siria [#]
Profesio
Okupo verkisto • satiristo • filozofo • biografo • poeto [#]
Verkado
Verkoj Vera historio ❦
Dialogoj de la dioj ❦
Dialogoj de la mortintoj ❦
Maraj dialogoj [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estas konata pro sia spirita kaj mokema stilo. Inter liaj plej konataj verkaĵoj, estas: Vera historio (eble la unua verkaĵo sciencfikcia en la historio), Aleksandro la profetaĵvendisto, La morto de Peregrino, Vendado de kredoj, Dialogoj inter la dioj, kaj Dialogoj de la mortuloj.

Luciano admiris Epikuron kaj liajn verkaĵojn. Lia kritiko de Aleksandro la fraŭda profeto enhavas la laŭdon jenan al la Precipaj Doktrinoj de lia filozofo preferita:

Citaĵo
 Kiajn benojn tiu libro kreas por siaj legantoj kaj kian pacon, trankvilecon, kaj liberon ĝi produktas en ili, liberigante ilin de la teruroj kaj aspektoj kaj aŭguroj, de la vantaj esperoj kaj la ekstravagancaj deziregoj, evoluigante en ili inteligenton kaj veron, kaj vere purigante ilian komprenon, ne kun torĉoj kaj aliaj malsaĝecaĵoj, sed kun klara pensado, vereco kaj malkaŝemo. 

Verkaro kaj stiloRedakti

Kvankam lia originala lingvo estis la aramea, li verkis en la greka.

Li provis pri diversaj verkstiloj, sed fine inventis la humuran dialogan stilon - inter filozofia dialogo kaj komedio. Kvankam iuj el ili eble ne estas originalaj, li lasis pli ol okdek verkojn atribuitajn al li, el kiuj la plej gravaj estas: "Dialogoj de la dioj" kaj "Dialogoj de la mortintoj". Lia ĉefrolulo Manipus supreniras al la ĉielo kaj renkontas la dion Zeŭso, kiu ricevas helpopetojn de la tuta mondo sed ne scias kiun helpi unue.

Luciano mokis la diojn pro ilia neekzistado, la riĉulojn pro ilia avareco kaj la malriĉulojn pro ilia ĵaluzo. Kvankam li ankaŭ mokis la filozofojn, li adoris Epikuron kaj skribis pri li: “Ĉi tiuj estas la benoj kaj trankvileco, kiujn Epikuro donas al siaj legantoj; Li liberigas ilin de timo kaj espero, kaj disvolvas inter ili la veron kaj racion". Luciano malŝatis iun supernaturan kredon kaj ne havis simpation por la religiaj tendencoj de sia tempo.

Luciano verkis pri vojaĝoj al la luno kaj la planedo Venuso, la vivo en la spaco kaj militoj inter la steloj, do oni povas nomi lin: "La patro de sciencfikcio". En lia verko Philopseudeis ("Amo al Mensogoj") estas la rakonto konsiderata originala pri la metilernanto magiista de Goethe.

Kolekto de liaj verkoj eldoniĝis unue en Florenco en 1499. Interalie li influis Cyrano de Bergerac, kiu verkis la romanon "Ŝtatoj kaj Imperioj sur la Luno" kaj Voltero, kiu verkis la rakonton "MicroMegas".

En Esperanto aperisRedakti

ReferencojRedakti

  1. PIV: Lucian/o Z. Vira nomo, i.a. de helena satira verkisto (2a jc p.K.).
  2. tiel ĉe Gerrit Berveling, tradukinto de pluraj liaj verkoj.
  3. Lukiano: Nigrino En Beletra Almanako 35, junio 2019. pp. 103-114.