Malfermi la ĉefan menuon

Luciano Tesi (naskiĝis la 10-an de decembro 1931, en Monsummano Terme) estas amatora itala astronomo, veterinaro de profesio.

Luciano Tesi
Persona informo
NomoLuciano Tesi
Dato de naskiĝo10-a de decembro 1931
Loko de naskiĝoMonsummano Terme
Okupoastronomo
Aĝo87
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

En 1990, li fondis la amatoran astronomian klubon de la Monto Pistoiese kaj poste gvidis la konstruon de la Observatorio de la Montoj Pistoiese[1] en San Marcello Pistoiese elde kiu li faris siajn observojn. Kiel la direktoro de tiu observatorio, li kunlaboris al la malkovroj de multenombraj asteroidoj.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 7 asteroidoj kaj kunmalkovris 167 aliajn[2] kun Andrea Boattini, Alfredo Caronia, Gabriele Cattani, Vasco Cecchini, Giancarlo Fagioli, Giuseppe Forti, Vittorio Goretti, Michele Mazzucato kaj Maura Tombelli, inter 1994 kaj 2008.

La amora asteroido 15817 Lucianotesi[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti