Lucien Bannier

franca esperantisto

Lucien BANNIER, kaŝnome Lucien BANMER kaj esperante Lucio Banje' (naskiĝis la 12-an de januaro 1893 en Damvillers, mortis la 20-an de novembro 1986 en Ivry-sur-Seine) estis unu el la fruaj gvidantoj de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) dum pluraj jardekoj.

Lucien Bannier
Persona informo
Aliaj nomoj Lucio Banje
Lucien Banmer
Naskiĝo 12-an de januaro 1893
en Damvillers
Morto 20-an de novembro 1986
en Francio Ivry-sur-Seine, Francio
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj kunfondinto de SAT
Esperantistiĝis en 1906
vdr

Vivo redakti

Profesie Bannier estis bankoficisto. Esperanton li lernis tute sola en 1906, per kurso kiu aperis en la ĉiutaga gazeto Le Petit Parisien, kaj tiam aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio kaj korespondis kun diverslandaj esperantistoj, kio sufiĉe multe impresis liajn samvilaĝanojn.

Bannier soldatiĝis en Verduno en 1913, sed danke al la komprenemo de pacista oficiro, li ricevis la permeson viziti la Universalan Kongreson en Parizo dum aŭgusto 1914, kontraŭ promeso indiki sian adreson en Parizo. Pro la militeksplodo li devis tuj post alveno foriri reiri al sia reĝimento, kaj batalis dum kvar monatoj ĉe la fronto, ĝis kiam li kripliĝis pro vundo ĉe la ŝultro. En 1918 gvidis kurson en Parizo, kaj konatiĝinte kun Eŭgeno Lanti kaj Ludoviko Glodeau, kun ili kaj aliaj restarigis la asocion Liberiga Stelo kaj poste kunfondis SAT-on. Tiutempe sub la influo de la Rusia Revolucio, Bannier aniĝis al la Franca Komunista Partio, sed forlasis ĝin post kelkaj jaroj, seniluziita de diversaj raportoj ricevitaj ĉefe tra la SAT-kanalo. Li estis ties ĝenerala sekretario dum multaj jaroj kaj faris en tiu funkcio multe da laboro. Li iniciatis la eldonon de Vortoj de Lanti kaj verkis por ĝi antaŭparolon. Li ankaŭ prizorgis la financan kaj administran flankon de la eldono de la Plena Vortaro en 1930 kaj de PIV en 1970. De 1935 ĝis 1939 Bannier estis prezidanto de la plenumkomitato, ĝis kiam la militeksplodo trudis ĝian translokiĝon al Nederlando.

Restinte en Parizo dum la militaj jaroj, Bannier estis unu el tiuj, kiuj diskrete plu funkciigis la asocion laŭ la tiamaj limigitaj ebloj. Post la militfino li motoris en la restarigo de SAT, reiĝis prezidanto de la plenumkomitato kaj ĉefadministrano, kaj krome estis redaktanto de Sennaciulo de januaro 1946 ĝis aŭgusto 1948 kunlabore kun Bas Wels.

Bannier emeritiĝis kiel prezidanto en 1969, sed plu restis en la plenumkomitato, ĉefe kiel kasisto, ĝis la jaro 1984. Pro liaj fidindeco kaj lojaleco al la idealoj de Lanti, oni epitetis lin "La konscienco de SAT".

Verkoj redakti

  • Adam, Eugène: Vortoj de E. Lanti (kun antaŭparolo de L. Bannier. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako, 1931. - 191 p.)
  • Dictionnaire pratique d' Esperanto (Présentation L. Bannier. - Paris: SAT-Amikaro, 1959. - XII, 517 p.)
  • Dictionnaire pratique d' Esperanto : français-Espéranto, Espéranto-français ([Présentation L. Bannier. - Paris: SAT-Amikaro, 1974. - XII, 516 p.)

Rete legeblaj tekstoj redakti