Lucy Liu

usona aktorino

Lucy LIU, propranome Lucy Alexis Liu, (naskiĝinta la 2-an de decembro 1968 en Queens, New York, Usono) estas usona aktorino.

Lucy Liu
Persona informo
Lucy Liu
Naskonomo Lucy Alexis Liu
Naskiĝo 2-an de decembro 1968
en Usono Queens, New York, Usono
Lingvoj anglaNordĉina dialektarojapanaitala vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University of Michigan College of Literature, Science, and the Arts • Stuyvesant High School • Universitato de Novjorko vd
Familio
Infanoj Rockwell Lloyd vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • aktoro • reĝisoro • filmreĝisoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1991 - nuntempo
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucy Liu naskiĝis al ĉinaj almigrintoj. La patrino estas biokemiistino, la patro teknikisto. Ŝi havas fratinon kaj fraton. Fininte studadon en mezlernejo en Stuyvesant en Manhattan en la jaro 1986 ŝi komencis studi en Universitato de Novjorko. Tie ne plaĉis al ŝi kaj post unu jaro de "malhela kaj sarkasma" atmosfero ŝi transiĝis al Universitato de Miĉigano, kie ŝi dediĉis sin al ĉina lingvo kaj kulturo. Dum la studado ŝi interesiĝis ankaŭ pri danco, kantado, arto kaj filmado.

Fininte la studadon ŝi decidiĝis dediĉi sin al la filmado profesie. Ŝi transloĝiĝis ĝis Los Angeles, kie perlaboris por vivteni sin kiel instruistino de aerobiko kaj en kiosko de rapida refreŝigo. En sia libera tempo ŝi poste ĉirkaŭiradis konkursojn kaj ŝi akiris malgrandajn aŭ pli grandajn rolojn precipe en televidaj serioj: "Beverly Hills, 90210" (1990), "NYPD Blue" (1993), "ER" (1994), "The X Files" (1993), "Pearl" (1996). Sur filman ekranon ŝi venis unuanfojon en la jaro 1996 en filmo "Jerry Maguire".

Rompo en ŝia kariero fariĝis serio "Ally McBeal" (1997). Ŝi aperis (krom aliaj roloj) ankaŭ kiel princino Pei Pei en vesterna komedio de Jackie Chan "Shanghai Noon" kaj pli poste en komerce sukcesa akcia komedio "Charlie's Angels".

En sia libera tempo ŝi dediĉas sin al montogrimpado, skiado, rajdado sur ĉevalo, ŝi ludas akordeonon kaj trejnas batalartojn - kick-bokso, kung-fuo kaj kali-eskrimasilat.

Filmoj redakti