Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ludger SCHMÉINK [ŝmeink] estas germana esperantisto. Li naskiĝis la 13-an de septembro 1953 en Gladbeck, Germanio. Li studis muzikon en Essen-Werden ĉe la Folkwang-altlernejo kaj geografion ĉe la Ruhr-Universitato en Bochum. Post kelkaj startoj li definitive esperantistiĝis en 2004. Ekde 2005 li honorofice laboras kiel ĉefa redaktoro por la tiama Ruhr-Espero, bulteno de la Esperanto-Grupo Essen (EGE). En 2006 tiu bulteno iĝis la bulteno de la federaci-landa asocio de Nordrejn-Vestfalio, ReVELo, kun la nova nomo ReVo kaj Esperanto (ReVo = mallongigo por Rejnland-Vestfalio).

Post kiam li aniĝis la Esperanto-Grupon Essen, li iĝis ties sekretario en 2005. En 2007 li transprenis la prezidantecon. Ekde novembro 2006 li aktivas kiel kunlaboranto de Vikipedio.

Li estas unu el la du iniciintoj de la translima partnereco inter la EGE kaj nederlandaj Esperantistoj el la regiono Helmond / Eindhoven. Tiu ĉi partnereco realiĝis la 9-an de septembro 2006 per Esperanta esploro de Helmondo, al kiu invitintis la nederlandanoj. Ludger Schméink siaflanke invitis nome de la EGE la Nederlandanojn al 1-a Translima Renkontiĝo Esperantista de EGE (TRE-EGE), ekskurso tra la vasta tereno de la iama karbominejo kaj Monda Kulturheredaĵo de Unesko Minejo Zollverein okazanta je la 21-a de aprilo 2007. Dum la profesia gvidado tra la karbolavejo kaj la koaksigejo li unuafoje rekte tradukis la prelegon de la gvidantoj, post kiam li preparis ĝin per verki i.a. la artikolojn pri Zollverein kaj Essen kaj publikis ilin en Vikipedio.