Ludilo

objekto uzata por ludado

Ludilo estas objekto per kiu oni ludas. Ilin uzas ĉefe infanoj kaj maskotoj, sed ankaŭ plenkreskuloj povas amuziĝi per ludiloj. Ludi per ludiloj estas ĝuenda maniero trejni junulon por vivo en socio; kaj tion faras ankaŭ en naturo kelkaj bestoj, laŭ kiu gepatroj lernigas ekzemple ĉasadon aŭ diferencigon de manĝaĵoj. Oni uzas tre diversajn materialojn por fari ludilojn ĝuindajn de kaj junuloj kaj pliaĝuloj (ĉu por donaci ilin aŭ eĉ por ludi mem). Multaj aĵoj estas desegnitaj por utili kiel ludiloj, sed oni povas uzi ankaŭ varojn produktitajn dekomence por aliaj celoj. Ekzemple, infano povas preni ajnan aĵon el la hejmo kaj "flugigi" ĝin traaere en la intenco ke temas pri aviadilo; tiele la uzado de ludilo eĉ stimulas la imagopovon de la uzanto. Alia konsidero estas interaktiva cifereca distrilaro (kiel videoludoj kun partneroj-amikoj aŭ eĉ per cifereca dorlotbesto). Kelkaj ludiloj estas produktitaj dekomence kiel kolekteroj kaj ili celas pli la montron ol la uzadon mem.

Infanoj kun hulringoj.
Lignaj ludiloj en Ĉannapatna, barata urbo fama pro siaj ludiloj.
Knaboj ludantaj per simplaj biciklaj rulringoj en Toronto, 1922.
Knaboj flugigantaj kajton. Gravuraĵo publikigita en Germanio en 1828 fare de Johann Michael Voltz.

La origino de ludiloj estas prahistoria; facile oni trovis pupojn reprezentantajn infanojn, animalojn kaj soldatojn, same kiel reprezentaĵojn de iloj uzataj de plenkreskuloj ĉe la arkeologiaj lokoj kaj elfosaĵoj. Tiuj ludiloj estis faritaj ĉefe por infanoj.[1]

Ludiloj, kaj ludo ĝenerale, estas gravaj kiam ili helpas kreskadon kaj lernadon pri la mondo ĉirkaŭa. Junuloj uzas ludilojn kaj ludas malkovri sian identecon, helpas siajn korpojn kreski forte kaj sane, lernas pri kaŭzo kaj rezulto, esploras rilatojn kaj praktikas lertecojn kiuj necesos al ili kiam plenkreskuloj. Tiuj uzas ludilojn kaj ludas laŭ maniero por formi kaj plifortigi sociajn ligojn, lerni kaj instrui, rememori kaj plifortigi la lecionojn el sia junaĝo, malkovri sian identecon, ekzerci siajn menson kaj korpon, esplori rilatojn, praktiki lertecojn kaj ornami siajn vivajn spacojn.

Postuloj pri ludiloj redakti

 
Baskula ĉevalo, ĉ. 1850

Depende de la epoko kaj la sociaj situacioj, oni postulis de la ludiloj diversajn trajtojn. Lastatempe oni emfazas pri la jeno:

  • vidpunkto belarta — estetika impreso (koloroj, formo, agrableco de materialoj)
  • vidpunkto higiena — zorgas pri kemia efiko de farboj dum kontakto kun haŭto kaj buŝa mukozo, arkeco, propraĵoj de uzitaj materialoj, ebloj purigi
  • vidpunkto sekureca — rilata kun la antaŭa, ĉefe zorgenda ĉe plej junaj infanoj, tiele, ke oni devas kontroli la aĝogamon de uzontoj de ludiloj
  • vidpunkto pedagogia — celo de eduka vidpunkto
  • vidpunkto ekonomia — ĉu produktado estas konkuradebla

Super ĉio restas la ĉefa postulo de ludiloj, kiu kompreneble estas ties utilo por ludi per ĝi, distriĝi kaj amuziĝi. Kromaj utiloj pro imagopovo, tempopasigilo ktp., estu aldonaj.

Historio redakti

 
Ĉevaleto surrada, porinfana ludilo de Antikva Grekio. El tombo data el 950-900 a.K, Kerameikos Arkeologia Muzeo, Ateno.

Ludiloj ekzistas jam de miloj da jaroj. Oni diras, ke plej infanoj ludas per io ajn kion ili povas trovi, kiel pinostrobilojnŝtonetojn. Dum arkeologiaj elfosadoj, oni trovis ofte pupojn, nome figuroj en formo de personaj, bestoj aŭ soldatoj, malgrandajn laborilojn ktp. Ankaŭ ludobildojn. Oni verkis pri ĉio tio en kelkaj el la plej antikvaj literaturaj verkoj. Ludiloj elfositaj el la Indusvala civilizo (3000-1500 a.K.) estas malgrandaj ĉaroj, fajfiloj kun formo de birdoj, kaj ludilaj simioj kiuj povis esti trenitaj pere de snuro.[2]

La plej antikvaj ludiloj estis faritaj el materialoj trovitaj en naturo, kiaj ŝtonoj, bastonoj, kaj argilo. Antaŭ miloj da jaroj, Egiptaj infanoj ludis per pupoj kiuj havis perukojn kaj moveblajn membrojn kiuj estis faritaj el ŝtonoj, ceramiko kaj ligno.[3] En Antikva Grekio kaj Antikva Romo, infanoj ludis per pupoj faritaj el vakso aŭ terakoto, bastonoj, arkoj kaj sagoj, kaj jojoj. Kiam grekaj infanoj, ĉefe infaninoj, venis al markita aĝo estis kutimo por ili proponi la ludilojn de sia infanaĝo al la dioj. Antaŭ edziĝo, junulinoj ĉirkaŭ 14-jaraĝaj proponis siajn pupojn en templo kiel riton de paŝado al plenkreskuleco.[4][5]

La plej antikva konata meĥanika puzlo devenas ankaŭ el Grekio kaj aperis en la 3a jarcento a.K. La ludo konsistis je kvadrato dividita en 14 partoj, kaj la celo estis kreai diversajn formojn el tiuj pecoj. En Irano "puzlofermiloj" estis faritaj tiom frue kiom ĝis la 17a jarcento a.K. La Inkaoj ekzemple havis rulan ludilon, kvankam la kulturo ne uzis la radon transportcele.

 
Mezepokeca ŝipo (ludilo), ĉ. 1465

Klerismo redakti

Ludiloj iĝis pli disvastigataj pro la ŝanĝo de moroj rilataj al infanoj enkadre de la Klerismo. Infanoj komencis esti vidataj kiel personoj en si mem, male al simplaj etendoj de siaj hejmoj kaj ke ili havas rajton flori kaj ĝui sian infanaĝon kaj sian infanecon. La vario kaj nombro de ludiloj kiuj estis fabrikitaj dum la 18a jarcento rapide plialtiĝis; John Spilsbury inventis la unuan puzlon en 1767 por helpi la infanojn lerni geografion. Li kreis puzlojn pri ok temoj - la Mondo, Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko, Anglio kaj Kimrio, Irlando kaj Skotlando. La baskula ĉevalo (sur lularkoj) estis disvolvigitaj samtempe en Anglio, ĉefe por riĉuloj en la ideo ke disvolvigi la ekvilibran sentokapablon ĉe infanoj estus ege utila por poste rajdi realajn ĉevalojn.[6]

 
Knabo kun rulringo. Rulringoj estis dumlonge populara ludilo tra vario de kulturoj.

Aerbobelojsapveziko el resto de lavakvo enhavanta sapon iĝis populara tempopasilo, kiel montras la pentraĵo La sapobobelo (1739) de Jean-Baptiste-Siméon Chardin. Aliaj popularaj ludiloj estis rulringoj, ludilaŭtoj, kajtoj, radŝpiniloj kaj pupoj. La unuaj tabulludoj estis produktitaj de John Jefferys en la 1750-aj jaroj, kiel A Journey Through Europe (veturo tra Eŭropo).[7] Tiu ludo estis tre simila al la modernaj tabulludoj; ludantoj moviĝas laŭlonge de vojo el fako al fako laŭ la rezulto de ĵeto de ĵetkubo (kvankam oni uzis fakte multfacajn turbetojn ĉar ĵetkuboj estis konsideritaj iom maldecaj) tiele ke la veno al diversaj lokofakoj rezultis en helpo aŭ malhelpo por la sukceso de la ludanto.[8]

En la 19-a jarcento, la emfazo estis metita al ludiloj kiuj havas edukajn celojn, kiaj puzloj, libroj (kaj specife porinfanaj libroj), kartludoj kaj tabulludoj. Ankaŭ religitemaj ludiloj estis popularaj en kelkaj landoj, kiaj modela Arkeo de Noa kun miniaturaj animaloj kaj objektoj el aliaj scenoj de la Biblio. Kun kreska prospero ĉe la meza klaso, infanoj havis pli plezuran tempon por ili, kio kondukis al aplikado de industriaj metodoj por la fabrikado de ludiloj.[8]

Ankaŭ pli kompleksaj meĥanikaj kaj optiko-bazaj ludiloj estis inventitaj. La entrepreno Carpenter and Westley ekamasproduktis la kalejdoskopon, inventita de Sir David Brewster en 1817, kaj jam estis vendintaj ĉirkaŭ 200,000 aĵojn dum tri monatoj en Londono kaj Parizo. La entrepreno kapablis ankaŭ amasprodukti magiajn lanternojn por uzado en fantasmagorio kaj en aliaj spektakloj, per disvolvigo de metodo de amasproduktado uzante kuproplatan presprocezon. Populara bildaro per lanternoj inkludis reĝajn familiojn, flaŭron kaj faŭnon, kaj geografiajn manfaritajn strukturojn el la tuta mondo.[9] La moderna zootropo estis inventita en 1833 fare de la brita matematikisto William George Horner kaj estis popularigita en la 1860-aj jaroj.[10] Pupoj el ligno kaj el porcelano en miniaturaj pupohejmoj estis popularaj ĉe mezklasaj junulinoj, dum knaboj ludis per rulglobetoj kaj ludiltrajnoj.

Amasa merkato redakti

 
Patento de Frank Hornby de 1901 nombro GB190100587A por kio poste iĝis konata kiel Meccano.

En la 20-a jarcento komencis amasa industria produktado de ludiloj en plej diversaj lokoj. La ora epoko de ludildisvolvigo estis ĉe la ŝanĝo al la 20a jarcento. Realaj kostoj plialtiĝis rapide en la okcidenta mondo, permesante eĉ al laborklasaj familioj disponigi ludilojn por siaj infanoj, kaj industriaj teknikoj de precizeca inĝenierado kaj amasproduktado povis havigi liverojn por plenumi tiun pliiĝantan peton. Intelekta emfazo estis pliiĝante lokigita al la gravo de integra kaj feliĉa infaneco por la futura disvolvigo de la infanoj. William Harbutt, angla pentristo, inventis modlopaston en 1897, kaj en 1900 komencis komerca produktado kaj uzado de tiu materialo por produkti ludilojn. Frank Hornby estis pionira inventisto en ludil-disvolvigo kaj fabrikado kaj estis responsa pro la invento kaj produktado de tri el la plej popularaj linioj de ludiloj bazitaj sur inĝenieraj principoj en la 20-a jarcento: nome Meccano, Trajnoj Hornby kaj Ludiloj Dinky.

Meccano estis modela konstrusistemo kiu konsistis el konstante reuzeblaj metalaj strioj, platoj, traboj, aksoj, radoj, kaj dentradoj, kun ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj por konekti la pecojn kaj ebligi la konstruadon de funkciantaj modeloj kaj meĥanikaj aparatoj. Dinky Toys pioniris la fabrikadon de mulditaj ludiloj per la produktado de aŭtoludiloj, trajnoj kaj ŝipoj kaj sekve modeltrajnaj serioj iĝis popularaj en la 1920-aj jaroj. La entrepreno Britains revoluciis la produktadon de ludilsoldatoj (ankaŭ stansoldatoj) per la invento de la procezo de kava fandomuldado en plumbo en 1893[11] - la produktoj de tiu entrepreno restis industria standardo dum multaj jaroj.

Ankaŭ puzloj iĝis ege modaj. En 1893, la angla advokato Angelo John Lewis, verkinte laŭ la pseŭdonimo Profesoro Hoffman, verkis libron nome Puzzles Old and New (Malnovaj kaj novaj puzloj).[12] Ĝi enhavis, inter aliaj aferoj, pli ol 40 priskriboj de puzloj kun sekretaj malfermigaj meĥanismoj. Tiu libro kreskis al referenclibro por puzlaj ludiloj kaj estis tre populara tiame. La puzlo nome Tangram, origine el Ĉinio, disvastiĝis tra Eŭropo kaj Ameriko en la 19a jarcento.

 
Brikoj de Lego.

Dum la Dua Mondmilito, oni kreis novajn tipojn de ludiloj tra hazarda novigo. Post klopodi krei anstataŭon por sinteza kaŭĉuko, la usonano Earl L. Warrick senaverte inventis "nutty putty" dum la Dua Mondmilito. Poste, Peter Hodgson agnoskis la potenceblon kiel infanan ludilon kaj fabrikis ĝin kiel Silly Putty. Simile, Play-Doh estis origine kreita kiel mura purigilo.[13] En 1943 Richard James estis spertante per risorto kiel parton de sia militista esplorado kiam li vidis unu kiu izoliĝis kaj falis surgrunden. Li estis atentita per la maniero kiel ĝi ĉirkaŭfalis surgrunden. Li pasis du jarojn fin-prepaante la desegnon por trovi la plej bonan kvanton de ŝtalo kaj karbo; la rezulto estis Slinky, kiu estis venditaj en vendejoj laŭlonge de la Usono.

Post la Dua Mondmilito dum la socio iĝis eĉ pli flua kaj disponeblis nova teknologio kaj materialoj (plastoj) por ludilfabrikado, ludiloj iĝis pli malmultekostaj kaj ĉieaj en hejmoj tra la tuta Okcidenta Mondo. Inter pli bone konataj produktoj de la 1950-aj jaroj estis la linio de la dana entrepreno Lego de koloraj interkongruaj plastaj brikkonstruaj serioj, la Kubo de Rubik, la Kapo de Sro. Potato, la Pupo Barbie kaj la Action Man.[14] Nuntempe estas komputiligitaj pupoj kiuj povas agnoski kaj identigi objektojn, la voĉon de ties posedanto, kaj elekti inter centoj da antaŭ-programitaj frazoj per kiuj respondi.[15] La materialoj el kiuj ludiloj estas farataj ŝanĝis, kiuj ludiloj povas esti farataj ŝanĝis, sed la fakto ke infanoj ludas per ludiloj ne ŝanĝis.

Celo redakti

 
Kubo de Rubik.

En kontrasto al laborilo, kiu servas por la fabrikado de aliaj aĵoj aŭ por plenumi konkretajn taskojn, la celo de ludilo troviĝas precipe en si mem kaj en la ludo mem. Ludilo utilas por amuzado, lernado. Ĝi preparas infanon al sia onta seksa kaj socia roloj, imitas la ĉirkaŭon de la infano kaj do plifaciligas ĝian komprenon. Ofte oni kun ludiloj ankaŭ dormas kaj tiam eĉ povas ludiloj funkcii kiel dormigiloj.

La uzo de ludiloj ankaŭ videblas ĉe kelkaj bestoj, kiel homedojkorvoj.

Infandisvolviĝo redakti

Ludiloj, kiel ludado mem, utilas al multaj celoj kaj ĉe homoj kaj ĉe animaloj. Ili havigas distron dum ili plenumas edukan rolon. Ludiloj plibonigas kognan konduton kaj stimulas kreivon. Ili helpas en la disvolviĝo de fizikaj kaj mensaj lertecoj kiuj estas necesaj en posta vivo.

Unu el plej simplaj ludiloj, serio de simplaj lignaj blokoj estas ankaŭ unu el plej bonaj ludiloj por la disvolviĝo de la menso. Andrew Witkin, direktoro de merkatiko por Mega Brands diris al la gazeto Investor's Business Daily ke, "Ili helpas disvolvigi manokulan kunordigon, matematikajn kaj sciencajn kapablojn kaj ankaŭ igas ke la infanoj iĝu kreivaj."[16] Aliaj ludiloj kiaj rulglobetoj, resaltaĵoj, kaj pilkoj utilas al similaj funkcioj en infandisvolviĝo, permesante al infanoj uzi ties mensojn kaj korpojn por lerni pri spacaj rilatoj, kaŭzo kaj efiko, kaj al ampleksa gamo de aliaj kapabloj same kiel al tiuj menciitaj de Sro. Witkin.

 
Du infanoj ludantaj per ŝnurpilkoj, pentraĵoj de la ĉina artisto Su Hanĉen (苏汉臣, aktiva dum la jaroj 1130aj jaroj-1160aj jaroj), Dinastio Song

Unu ekzemplo de rimarkinda maniero kiel ludiloj povas influi la infandisvolviĝon estas en argilo, koto aŭ similaj materialoj skulptigaj ludiloj kiaj Play-Doh kaj Silly Putty kaj ties hejmfaritaj similaĵoj. Mary Ucci, Eduka Direktoro de la Child Study Center de la Altlernejo Wellesley, pruvis kiel tiaj ludiloj pozitive efikas sur la fizika, kogna, emocia kaj sociaj Infandisvolviĝo de infanoj.[17]

Ludiloj por infantoj ofte faras uzon de distingaj sonoj, brilaj koloroj, kaj unikaj teksturoj. Pere de la ludo per ludiloj infanoj ekrekonas formojn kaj kolorojn. Ripetado, kio certe amuzigegas la plej junajn infanojn, plifortigas memoron. Play-Doh, Silly Putty kaj aliaj manuzeblaj materialoj permesas al infanoj fari ludilojn de si mem.

Edukaj ludiloj por bazlernejaĝaj infanoj ofte enhavas puzlon, problem-solvajn teknikojn, aŭ eĉ matematikajn propoziciojn. Ofte ludiloj desegnitaj por pli aĝaj uzantaroj, kiaj junuloj aŭ plenkreskuloj, povas montri antaŭenirajn konceptojn. La Njutona pendolo, surtabla ludilo desegnita de Simon Prebble, pruvas la konservadon de la movokvanto kaj de la energio. Muzikiloj povas utili por progresi en muzikarto, sed ankaŭ kiel puraj ludiloj, eĉ proksime de la simple distro fari bruon, ekzemple per tamburoj, fajfiloj aŭ similaĵoj.

Ne ĉiuj ludiloj estas taŭgaj por ĉiuj aĝoj de infanoj. Kelkaj ludiloj kiuj estas merkatigitaj por specifa aĝogamo povas eĉ esti danĝeraj aŭ damaĝaj por la disvolvigo de infanoj en tiu gamo.

Socia sekso redakti

 
Tanka ludilo kun demalproksima kontrolo. Tiaj ludiloj estis ĝenerale konsideritaj kiel knabaj ludiloj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Socia sekso.

Kelkaj ludiloj, kiaj pupoj Barbie kaj soldatludiloj, estis ofte rigardataj kiel plej akcepteblaj por unu sekso ol por la alia. Iu esploristo notis, ke "Infanoj tiom junaj kiom ĝis 18 monatoj montras sekso-stereotipajn ludilelektojn".[18]

Tamen, kiam la okulmovado estis esplorita en junaj infanoj, knabinoj montris vidan preferon por pupo ol por ludila kamiono. Interese, la malo estis ankaŭ vero por knaboj.[19] Tio montris ke eĉ antaŭ la ekapero de ajna memkonscio pri seksidenteco, infanoj jam preferis sekstipajn ludilojn. Tiuj klaraj diferencoj en ludilelekto estis bone establitaj ĉe infanoj de aĝo de tri.[20]

Gepatroj tre ofte kuraĝigas siajn gefilojn partopreni en sekstipaj aktivaĵoj, kiaj pupoludado kaj engaĝiĝo en hejmzorgaj aktivaĵoj ĉe knabinoj kaj ludado per kamionoj kaj engaĝiĝo en sportaktivaĵoj por knaboj.[21]

Gepatroj, idoj, tutoroj, kaj eĉ instruistoj estis montrataj kiel reagantoj pli pozitive al infanoj engaĝiĝintaj en sekstipa konduto kaj en ludado per sekstipaj ludiloj.[22] Aldone, gefiloj estas plej verŝajne plifortigitaj al sekstipa ludado kaj malkuraĝigitaj disde maltipa ludado.[22] Tamen, ĝenerale ne estas malbone konsiderata ĉe knabinoj la ludado per ludiloj desegnitaj "por knaboj", nome aktivaĵo kiu estas ankaŭ pli ofta en juŝaj jaroj.[23]

Tamen male, knaboj kiuj ludas per ludiloj kiuj tipe estis planitaj por knabinoj estas tre ofte malkuraĝigataj disde el maltipa ludado. Patroj estas ankaŭ plej verŝajne pretaj al plifortigo de tipa ludado kaj al malkuraĝigo disde maltipa ludado pli ol patrinoj.[24] Tamen la ĝenerala tendenco en la fino de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a estas rompi el tiu rutina tendenco, kiel necesa paŝo al rompado kontraŭ la stereotipa distribuado de roloj en la socio laŭ seksoj. Tiurilate kontribuis grandskale la anstataŭo de tradiciaj ludiloj per edukaj ludiloj, kiuj grandparte ne estas seksotipaj. Simile multaj gepatroj abandonis iaman preferon por militemaj ludiloj, kiaj soldatludiloj, arme-kamionoj, pafiloj, glavoj, ktp., kiuj ĉefe celis knabojn.

Ekonomio redakti

 
Ludilvendejo Toys "R" Us funkcias ĉe 1,500 vendejoj en 30 landoj kaj havas ĉiujaran enspecon de 13.6 mil milionojn da usonaj dolaroj.

Ludiloj estas granda kaj grava parto de la homa vivo, kaj tiele estas logika ke la ludila industrio havas substancan ekonomiaj efikon. Vendado de ludiloj ofte pliiĝas ĉirkaŭ ferioj kiam disdonado de donacoj estas tradicio. En la kristanisma okcidenta civilizio kelkaj el tiuj ferioj estas Kristnasko, Pasko, festoj de Patro Kristnasko kaj de Tri reĝoj ktp.

En 2005, la vendadoj de ludiloj en Usono totalis ĉirkaŭ 22.9 mil milionojn da usonaj dolaroj.[16][25] Monelspezado por ludiloj inter la aĝoj de 8 kaj 12 sole proksimumis 221 milionojn da dolaroj ĉiujare en Usono.[26] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en 2011, 88% el ludilvendoj estas en la aĝogrupo de 0–11 jaroj.[27]

Ludilaj kompanioj ŝanĝas kaj adaptas siajn ludilojn por trafi la ŝanĝantajn petojn de infanoj tiele akirante pli grandajn partojn de la substanca merkato. En ĵusaj jaroj multaj ludiloj iĝis pli komplikaj per brilaj lumoj kaj sonoj kiel klopodo por allogi infanojn eliri el la televido kaj el interreto. Laŭ la prezidanto de Mattel, nome Neil Friedman, "Plinovigo estas ŝlosilo en la ludila industrio kaj sukcesis krei pintan momenton por knaboj per desegnado de ludiloj, kiuj havas amuzajn, plinovigajn trajtojn kaj inkludas novajn teknologiojn kaj engaĝigajn enhavon."

Laŭ klopodo por malpliigi kostojn, multaj amas-produktantoj de ludiloj lokigas siajn fabrikojn en areojn kie la kostoj estas pli malaltaj. Ĉirkaŭ 75% el la ludiloj venditaj en Usono, ekzemple, estas fabrikitaj en Ĉinio.[16] Aferoj kaj eventoj kiaj energiaj interrompoj, disponeblo de krudaj materialoj, labordisponeblo, kaj altaj salajroj kiuj tuŝas areojn, kie fabrikoj situas ofte havas enorman efikon sur la ludila industrio en importantaj landoj.

Dum jaroj, multaj tradiciaj ludilfabrikantoj perdas vendojn profite al la fabrikantoj de komputilaj ludoj. Pro tio, kelkaj tradiciaj ludilfabrikantoj eniris en la kampo de elektronikaj ludoj kaj profitigis la varmarkojn, kiujn ili havas per enmeto de interagadaj etendoj aŭ interreta konekteco al ties nunaj ludiloj.[28]

Specoj de ludiloj redakti

 
Pluŝa urso

Bazaj ludiloj redakti

El vidpunkto de evoluo de infano plej simplaj estas la plej bonaj ludiloj formeblaj, sufiĉas nura materialo: sablo, modlopasto, pasto... Sekvas simplaj kuboj, poste konstrueroj kaj diversaj specoj de "asteloj", kiuj tenas formon. La plej fama kaj tre ŝatata konstrua ludo estas Lego kiu variablas kaj flekseblas laŭ grandecoj (por kelkaj aĝkategorioj). Precipe ĉe bazaj ludoj faktas ke se oni antaŭkondukos al infano bazajn ludprincipojn, do infano mem povas amuziĝi por longa tempo kaj utiligos akiritajn kapablojn en similaj agadoj.

Modernaj ludiloj redakti

Modernaj elektronikaj ludiloj, bestoj kaj figuroj iĝas ŝatataj precipe pro ondoj de reklamadoj. Se ili ne havas pli vastajn eblojn ludi (revestigado de pupoj, ...) do infanojn rapide enuiĝas kaj infano postulas pli modan ludilon. Ofte estas multekostaj kaj por infano havas precipe soci-psikologian efekton. Tre ofte reklamado kaj ĉefe pere de televidilo allogas la atenton de infanoj al dezirataj ludiloj.

Konstruludiloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konstruludilo.
 
Konstruludiloj kiel blokoj aŭ brikoj de Lego kuraĝigas lernadon kaj imagpova ekzercado pere de ludado.

Konstruludiloj estas parto de serio de standardaj pecoj, kiuj permesas la konstruadon de vario de diferencaj modeloj. La pecoj evitas la komplikon de fabrikataj pecoj, kaj la postulon de speciala trejnado necesa por desegni kaj konstrui komplikajn sistemojn. Tio faras ilin taŭgaj por portempaj strukturoj, aŭ por uzado kiel ludiloj por infanoj. La pecoj uzataj nomiĝas plej ofte blokojbrikoj.

La greka filozofo Platono verkis, ke la futura arkitekto ludas je konstruaĵoj dum infanaĝo.[29] Konstruludilo estas kolekto de separataj pecoj, kiuj povas esti kunigitaj por krei modelojn. Popularaj farotaj modeloj estas aŭtoj, kosmoveturiloj, kaj domoj. La konstruotaj aĵoj, kiuj estas konstruitaj estas foje uzataj post kompletigo, sed ĝenerale parolante, la celo estas konstrui aĵojn laŭ propra desegno, kaj malnovaj modeloj ofte estas malfaritaj kaj la pecoj estas reuzataj en novaj modeloj.

La plej malnovaj kaj, eble plej ofta konstruludilo estas serio de simplaj lignaj blokoj, kiuj estas ofte pentritaj je brilaj koloroj kaj havigitaj al infanoj kaj beboj. Konstruludiloj kiaj brikoj de Lego kaj de Lincoln Logs estas desegnitaj por iom pli aĝaj kaj estis tre popularaj en la lasta jarcento. Konstruludiloj allogas infanojn (kaj plenkreskulojn), kiuj ŝatas labori per siaj manoj, puzlo-solvantojn, kaj kazojn de imago-povo.

Kelkaj aliaj ekzemploj estas Bayko, Konstruk-Tubes, K'Nex, Erector Set, Tinkertoy, kaj Meccano, kaj ĝenraj konstruludiloj kiaj Neodimaj magnetludiloj.

Pupoj kaj miniaturoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pupo (ludilo).
 
Knabino kun sia pupo en la 1900-aj jaroj.

Pupo estas modelo de homo (ofte bebo), humanoido (like Bert kaj Ernie), aŭ animalo. Modernaj pupoj estas ofte faritaj el toloplasto. Aliaj materialoj, kiuj estas, aŭ estis, uzataj en la fabrikado de pupoj estas semoŝeloj, osto, ŝtonoj, ligno, porcelano (foje nomataj ĉina), celuloido, vakso, kaj eĉ pomoj. Ofte homoj faris pupojn el iaj ajnaj materialoj disponeblaj al ili.

Kvankam foje intencitaj kiel ornamoj, suveniroj, aŭ kolekteroj por aĝaj infanoj kaj plenkreskuloj, plej pupoj estas intencitaj kiel ludiloj por infanoj, kutime infaninoj, por ludi per ili. Pupoj estis trovitaj en egiptaj tomboj, kiuj datas tiom frue kiom ĝis el 2000 a.K..[3]

Pupoj estas kutime miniaturoj, sed bebopupoj povas esti de realaj grando kaj pezo. Pupo kiel remburita animalo de milda materialo estas foje nomata pluŝaĵo. Populara ludilo de tiu tipo estas pluŝa urso.

 
Pluŝa urso

Distingo estas ofte farata inter pupoj kaj agopupoj, kiuj estas ĝenerale el plastaduonmetala konstruado kaj pozeblaj je ioma etendo, kaj ili ofte estas komercigataj pere de programoj de televido aŭ de filmoj, kiuj aperigas tiun rolulojn. Modernaj agopupoj, kiaj Action Man, estas ofte komercigitaj por knaboj, dum pupoj estas ofte komercigitaj por knabinoj.

Soldatludiloj, eble antaŭaĵoj de modernaj agopupoj, estis populara ludilo dum jarcentoj. Ili permesas al infanoj agadi bataletojn, ofte pere de milita ekipado, kaj konstrui kastelojnfortikaĵojn. Ankaŭ miniaturaj animalpupoj estas disvastigitaj, kaj infanoj ofte ludas organizante farmojn uzante animalojn kaj ekipadon centritan al ludila farmo. Tio ebligis ankaŭ aktivaĵojn proksimajn al la realaj taskoj de plenkreskuloj (gepatroj). Ankaŭ aliaj metioj tiukadre disponigis modelojn por pupoj de laboristoj, kiaj policanoj, fajrestingistoj, ĉarpentistoj, ktp.

Vehikloj redakti

 
Boata ludilo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vehiklo.

Infanoj ludis per miniaturaj versioj de vehikloj ekde antikvaj tempoj, kaj tiele jam ludilaj du-radaj ĉaroj estis pentritaj sur ceramiko de Antikva Grekio.[29] Dekomence infanoj povis uzi iun ajn pecon de ligno aŭ de alia ofta materialo kiel simbolo de vehiklo, same kiel rojoj aŭ pormomentaj fluejoj pro pluvo povis esti disponeblaj por lasi bastonetojn aŭ lignerojn kiel flosantaj ludilŝipoj. Ankaŭ streĉaj ludiloj ludis gravan rolon kiel parto en la progeso de ludilaj vehikloj. Modernaj ekvivalentoj estas ludilaj aŭtoj kiaj tiuj produktitaj de MatchboxHot Wheels, miniaturaj aviadiloj, ludilŝipoj, militvehikloj, kaj trajnoj. Ekzemploj de tiu lastaj gamas el lignaj vehikloj por plej junaj infanoj kiaj tiuj de BRIO al pli prilaboritaj realismaj trajnmaketoj kiel tiuj produktitaj de Lionel, Doepke kaj Hornby. Pli grandaj fandometalaj vehikloj, de skalo 1:18, iĝis tre popularaj ludiloj; tiuj vehikloj estas produktitaj metante grandan atenton al detalo. Bicikloj uzataj de infanoj estas duone simplaj ludiloj kaj duone vere utilaj vehikloj, kiuj krome utilos por lerni ĝustan uzadon de vehiklo uzota dum la tuta vivo.

Puzloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Puzlo.
 
Pecoj de puzlo

Puzlo estas problemoenigmo kiu estas defio al genio. Solvoj al puzlo povas postuli agnoski modelojn kaj krei partikularan ordon. Personoj kun alta kapablo por indukta logiko povas pli bone solvi tiujn puzlojn ol aliaj. Puzloj bazitaj sur la procezo de esplorado kaj malkovro por kompleti ilin povas esti solvitaj pli rapide de tiuj personoj, kiuj havas bonajn dedukto-kapablojn. Populara puzlo ludilo estas la Kubo de Rubik, inventita de la hungara Ernő Rubik en 1974. Estinte popularigita en la 1980-aj jaroj, solvi la kubon postulas planadon kaj problem-solvajn kapablojn kaj implicas algoritmojn.

Estas multaj diferencaj tipoj de puzloj, ekzemple labirinto estas tipo de veturpuzlo. Aliaj kategorioj estas konstrupuzloj, bastonpuzloj, kahelenigmoj, transportpuzloj, malkroĉopuzloj, glitopuzloj, logikaj enigmoj, bildopuzloj, serurpuzloj kaj meĥanikaj puzloj.

Kolekteroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kolektero.

Kelkaj ludiloj, kiaj Beanie Baby, allogas grandajn nombrojn de entuziasmuloj, eventuale iĝante kolekteroj. Aliaj ludiloj, kiaj Ursoj Boyds estas merkatigitaj por plenkreskuloj kiel kolekteroj. Kelkaj personoj elspezas grandajn kvantojn da mono en klopodo por akiri pli grandajn kaj pli kompletajn kolektojn. La registro por unuopa bonbon-liverilo PEZ je aŭkcio, for ekzemple, estas de 1,100 usonaj dolaroj.[30]

Reklama vararo redakti

Multaj sukcesaj filmoj, televidaj programoj, libroj kaj sportaj teamoj havas oficialajn vararojn, kiuj ofte inkludas rilatajn ludilojn. Kelkaj elstaraj ekzemploj estas ludiloj ege popularaj pri Star Wars (filmoserio de scienc-fikcio) kaj pri Arsenal, nome angla futbala klubo.

Reklamadaj ludiloj povas esti konsideritaj en ajna el aliaj ludilkategorioj; ekzemple ili povas esti pupoj aŭ agofiguroj baze sur la roluloj de filmoj aŭ profesiaj atletoj, aŭ ili povas esti pilkoj, jo-joj, kaj manĝujoj kun logooj sur ili. Foje ili estas senpage donacitaj kiel formo de reklamado. Aviadmodeloj estas ofte ludiloj, kiuj estas uzataj de flugkompanioj por reklamdi sian markon, ĝuste kiel ludilaj aŭtoj kaj kamionoj kaj modeltrajnoj estas uzataj ankaŭ de kamiontransportado, fervojoj kaj aliaj kompanioj. Multaj manĝofabrikantoj faras reklamadon, per kiuj ludilo estas inkludata en la ĉefa produkto kiel kromaĵo. Ludiloj estas ankaŭ uzataj kiel kromaĵo, kie konsumantoj ŝanĝas aĉetpruvojn el produktoj kaj pagas nur sendokostojn por akiri la promesitan ludilon. Kelkaj personoj eĉ faras grandajn penojn por kolekti tiujn reklamadajn ludilojn, kio eĉ iĝas manio.

Ciferecaj ludiloj redakti

Ciferecaj ludiloj estas ludiloj, kiuj enhavas ioman formon de interagada cifereca teknologio.[31] Ekzemploj de ciferecaj ludiloj estas ciferecaj maskotoj kaj poŝkomputilaj ludiloj. Inter plej fruaj ciferecaj ludiloj estas la aŭtokurkonkurenco de Mattel kaj la Little Professor (eta profesoro), ambaŭ publikigitaj en 1976. La koncepto uzi teknologion laŭ maniero kiu kunigas la ciferecan kun la fizika mondo, havigante unikajn interagadajn spertojn por la uzanto estis referencata en moderna angla per konstruita neologismo “Phygital”[32] (fizereca ?).

 
Knabo el Ĝakarto kun sia pilko. Pilkosportoj estas bona ekzercado, kaj estas popularaj tutmonde.

Fizika aktiveco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korpekzercado.

Multegaj ludiloj estas parto de aktiva ludado. Tiuj estas tradiciaj ludiloj kiaj rulringoj, turboj, saltoŝnuroj kaj pilkoj, same kiel pli modernaj ludiloj kiaj flugdiskoj, piedsakoj, Astrojax (triplika ŝnuro), kaj Mjaĉi.

Ludi per tiuj specoj de ludiloj permesas al infanoj korpekzercadon, konstrui fortajn ostojn kaj muskolojn kaj helpi en fizika taŭgeco. Ĵeti kaj preni pilkojn kaj flugdiskojn povas plibonigi man-okulan kunordigon. Ŝnursaltado kaj ludado per piedsaketoj povas plibonigi ekvilibrajn kapablojn.

Sekurecaj reguloj redakti

 
Ludiloj kun malgrandaj partoj, kiaj tiuj elementoj de Lego estas postulitaj de la juro havi avertojn pri akcidentoj en kelkaj landoj.

Multaj landoj estis aprobintaj sekurecajn standardojn limigantajn la tipojn de ludiloj, kiuj povas esti vendataj. Plej el tiuj intencas limigi eblajn akcidentojn, kiaj misglutoincendiaj akcidentoj, kiuj povas kaŭzi vundojn. Infanoj, ĉefe ĉe tre malgrandaj, ofte metas ludilojn en siaj buŝoj, kaj la materialoj uzitaj por fari ludilojn estas regulataj por eviti venenadon. Materialoj estas ankaŭ regulataj por eviti incendiajn akcidentojn. Infanoj ofte ne ankoraŭ lernis juĝi kio estas sekura kaj kio estas danĝera, kaj gepatroj ne ĉiam imagas pri ĉiuj eblaj situacioj, kaj tiel tiaj avertoj kaj reguloj estas gravaj por ludiloj.

Por ludilsekureco, ĉiu lando havas sian proprajn regulojn. Sed ekde la tutmondiĝo kaj malfermo de merkatoj, plej el ili klopodas harmoniigi ties regulojn. La plej ofta agado ĉe infanoj estas meti ludilojn en siaj buŝoj. Tio estas kial ĝi estas grava por reguligi kemiaĵojn, kiuj estas enhavata en farboj kaj aliaj materialoj el kiuj la infanaj produktoj estas farataj. Landoj aŭ komercaj zonoj kiaj la Eŭropa Unio regule publikigas la listojn por reguligi la kvantojn aŭ malpermesas kemiaĵojn el ludiloj kaj junulaj produktoj.

Estis ankaŭ aferoj pri ludilsekureco rilate al plumbofarbo. Kelkaj ludilfabrikoj, kiam projektoj iĝas tro grandaj por ili, la kroma produktado estas translokigita al malpli konatajn fabrikojn, ofte en aliaj landoj. Ĵuse, estis kelkaj en Ĉinio, kiujn Usono sendis for. La subdungantoj povas ne esti kontrolitaj tiom akurate kaj foje uzas maltaŭgajn fabrikajn metodojn. La usona registaro kaj aliaj, kun amasvendejoj, estas nuntempe farante movojn por postuli al kompanioj adapti siajn produktojn al testado antaŭ ili venas sur vendejajn bretojn.[33]

Alia aspekto kiu rilatas al ludilsekureco estas tiu de imitaĵoj. Tio okazas ankaŭ ĉe aliaj sektoroj de la industrio kaj de la komerco, kiel ĉe multekostaj vestaĵoj, akcesoraĵoj, ŝuoj, parfumoj, horloĝoj ktp., sed ĉe tiuj kazoj temas pri famaj varmarkoj, kiuj pluas en la tempo. Male, ĉe ludiloj la vendado de falsaj ludiloj, kiuj false prezentas varmarkojn, kiuj ne korespondas al ili, okazas ĉirkaŭ la ĉefaj festoj ekzemple en decembro, kaj ofte rilatas al roluloj, kiuj famiĝis danke al televida aŭ alitipa reklamado (kantistoj, animaciaj roluloj ktp.) kaj kies famo plej verŝajne por la venonta jaro jam ne pluos aŭ al ĉiatipaj ludiloj, kiuj same perdos sian modon la venontan jaron. Tiele ties vendo devas okazi tuje kaj pro tio pli malmultekoste. Tiele la kvalitaj kaj sekurecaj kontroloj apenaŭ ekzistas aŭ eĉ entute ne. Ekzemple profesia asocio taksis en Hispanio en 2015 ke falsaĵoj estus 16,6% de la rektaj vendaĵoj, tio estas, 167 milionoj da eŭroj.[34] Laŭ rekomendo de tiu asocio, plej bona solvo por detekti falsajn ludilojn estus ne fidi je konataj kaj relative fidindaj ludilvendejoj, sed malfidi je malaltaj prezoj.

Redisponeblo redakti

 
Uzitaj ludiloj ofte finiĝas ĉe tipaj pulbazaroj.

Kiam ludiloj estis eluzitaj aŭ ne estas plu dezirataj, reuzado estas foje konsiderata. Ili povas esti donacitaj tra multaj neprofitaj organizaĵoj kiaj Goodwill Industries aŭ la Armeo de Savo, venditaj ĉe surstrata pulbazaroaŭkcio, foj eĉ donacitaj al muzeoj. Tamen, kiam ludiloj estas rompitaj, elĉerpitaj aŭ alimaniere maltaŭga por plia uzado, oni devas zorgi por disponigi ilin. Donacotaj aŭ revendotaj ludiloj devas esti uzeblaj, puraj kaj havi ĉiujn partojn.[35] Antaŭ disponigo de ajna plifunkcianta ludilo, piloj devas esti elprenitaj kaj reciklitaj; kelkaj komunumoj postulas tiojn. Kelkaj fabrikantoj, kiaj Little Tikes, reprenas kaj reciklas tiujn produktojn.

En 2007, amasaj avertoj pri ludiloj produkitaj en Ĉinio[36] kondukis al multaj usonaj neprofitaj organizoj ĉesi, aŭ eĉ displuigi, ties akcepton de uzataj ludiloj. Goodwill ĉesis akcepti donacojn de ajnaj ludiloj escepte remburitaj pluŝaj animaloj, kaj aliaj neprofitaj organizoj testis ĉiujn ludilojn kontraŭ la registaraj testolistoj.[37]

La direktivo pri Elektraj kaj Elektronikaj Rubaĵoj de la Eŭropa Unio, kiu celas la pliigantan re-uzadon, recikladon kaj malpliigadon de elektrona rubo, aplikiĝas ekzemple al ludiloj en Unuiĝinta Reĝlando ekde la 2a de Januaro 2007.[38]

Listo de popularaj ludiloj redakti

 
Jojo.
 
Rakedo kaj guma pilko ligita per elasta ŝnureto.

Grandaj entreprenoj kaj gravaj markoj redakti

 
Cifereca dorlotbesto kiel la Tamagoĉi V1 de Bandai.

En kulturo redakti

Ĉar oni konstatis, ke pluŝaj ursoj iĝas tre ofte io pli ol simplaj ludiloj por iĝi kvazaŭ amiko aŭ konsolilo de plej junaj infanoj, simile al tolaĵoj, lavtuketoj ktp., unu paŝo antaŭen estas la konsidero de tiu rolo de neseparebla amiko plenumita de nevidebla amiko, tio estas imagita figuro, kiu iel plenumas la rolojn kaj de amiko kaj ludilo, ne tiom separeblaj en tiaj aĝoj (ekzemple de 3 al 5, vidu transira objekto). Tia afero aperis en kelkaj filmoj ĉu kiel detaloj de ĉiutaga vivo, ĉu kiel ĉefa ingredienco de la centra intrigo, el kiuj eble unu el plej famaj estas Harvey (1950), kvankam tiukaze temas ne pri infano, sed pri plenkreskulo. Certe la kina lingvaĵo favoras al montro de tiuj "nevideblaj" estaĵoj, kiel parto de la vivo de infanoj.

Toy Story (Rakonto de ludilo) estas animacia kina filmo produktita de Pixar en 1995 kaj distribuita de Walt Disney Pictures. Ĝi fame estas la unua animacio, kio plene estas kreita per komputila grafiko. La historio okazis kun la homoformaj ludiloj de Andy (8-jara knabo). Tiuj intencas ŝajni senvivaj kiam ne ĉeestas homoj. Ĉefaj roluloj estas vakero kaj kosmonaŭto.

Ludiluzado ĉe animaloj redakti

 
Multaj hundoj povas esti trejnitaj facile por rekuperi objektojn kiel tiun bastoneton.

Ne estas malkutime ĉe kelkaj animaloj ke ili ludas per ludiloj. Ekzemplo de tio estas delfenoj, kiuj estas trejnataj por peli pilkon tra ludringo. Junaj ĉimpanzoj uzas bastonojn kiel ludilojn - la socia aspekto estas vidata per la fakto, ke junaj inoj pli ofte uzas bastonojn tiele ol junaj virĉimpanzoj.[39][40] Ili portas siajn elektitajn bastonojn kaj metas ilin en siajn nestojn. Tia kutimo estas ankaŭ vidata en kelkaj plenkreskaj ĉimpanzinoj, sed neniam post ili iĝis patrinoj.

Ankaŭ junaj hundoj kaj ĉefe katoj ludas per ĉio ajn disponebla sed tre ofte per kutimaj ludiloj, kiel pilkoj, gumaĵoj ktp., kaj plej ofte tiuj precizaj animaloj iel perdas tiun ĉi kutimon laŭlonge de la jaroj. Multaj hundoj male akiras dum trejnado kutimon persekuti ĵetitan pilkon, flugdiskon aŭ bastoneton (eĉ ŝtonon), por redoni ĝin al sia zorganto, por ke tiu ludo ripetiĝu, kaj certe ripeto estas nepra trajto de ludoj. Eble tiu konduto estas konverto de iama ĉaskutimo al afero de ludeca moderna socio. Vendejoj specializitaj en materialo por maskotoj organizis dum la lastaj jardekoj fakon por ludiloj ĉefe por hundoj, ekzemple falsaj ostoj, kiel plej tipaj.

Referencoj redakti

  1. Definition of "toy" from etymonline.com
  2. MrDonn.org - Daily Life in Ancient India, including the mysterious Indus Valley Civilization. Arkivita el la originalo je 1999-02-19. Alirita 2015-11-22.
  3. 3,0 3,1 Maspero, Gaston Camille Charles. Manual of Egyptian Archaeology and Guide to the Study of Antiquities in Egypt. Project Gutenberg.
  4. Powell, Barry B.. (2001) Classical Myth; Third Edition. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, p. 33–34. ISBN 0-13-088442-1.
  5. . History Of The Yo-Yo. Spintastics Skill Toys, Inc. (1996). Arkivita el la originalo je 2006-08-09. Alirita 2006-10-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-09. Alirita 2006-02-15.
  6. History of the Rocking Horse. Alirita 2012-12-17.
  7. FRB Whitehouse (Table Games of Georgian and Victorian Days, Priory House, Herfortshire, UK, 1951)
  8. 8,0 8,1 History of Toys. Alirita 2012-12-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-20. Alirita 2015-11-22.
  9. Shedding some light on the magic lantern Arkivigite je 2020-03-28 per la retarkivo Wayback Machine. Mervyn Heard. Alirita la 1an de aŭgusto 2011.
  10. Bordwell, David kaj Kristin Thompson, Film History: An Introduction, 3a eldono (New York: McGraw-Hill, 2010), 4. ISBN 978-0-07-338613-3
  11. Joplin, N. (1996). Toy Soldiers. London: Quintet Publishing, Ltd.
  12. "PUZZLES OLD and NEW " de Professor Hoffmann.
  13. Pri invento de silly putty, el web.mit.edu
  14. A BRIEF HISTORY OF TOYS. Alirita 2012-12-17.
  15. Van Patten, Denise. A Brief History of Talking Dolls - From Bebe Phonographe to Amazing Amanda. About.com. Alirita 2006-10-30.
  16. 16,0 16,1 16,2 (5a de Januaro, 2007) “Toys: Not All Fun And Games”, Investor's Business Daily. Alirita 2007-01-08.. 
  17. Ucci, Mary (Aprilo 2006). “Playdough: 50 Years' Old, And Still Gooey, Fun, And Educational”, Child Health Alert 24. Alirita 2007-02-17.. [rompita ligilo] (Kompleta teksto en reta versio postulas pasvorton)
  18. (Februaro 1989) “Social Interactions and Play Patterns of Parents and Toddlers with Feminine, Masculine, and Neutral Toys”, Child Development 60 (1), p. 70–76. doi:10.2307/1131072. 
  19. Alexander, G. M., Wilcox, T., & Woods, R. (2009). Sex differences in infants' visual interest in toys. Archives of Sexual Behavior, 38, 427-433. doi: 10.1007/s10508-008-9430-1
  20. Alexander, G. M., & Saenz, J. (2012). Early androgens, activity levels and toy choices of children in the second year of life. Hormones and Behavior, 62, 500-504.
  21. Gender Role Stereotypes, Expectancy Effects, and Parents' Socialization of Gender Differences, Jacquelynne S. Eccles, Janis E. Jacob, Rena D. Harold, 14a de Aprilo 2010
  22. 22,0 22,1 Servin, A., Bohlin, G., & Berlin, L. (1999). Sex differences in 1-, 3-, and 5-year olds' toy-choice in a structured play-session. Scandinavian Journal of Psychology, 40, 43-48.
  23. Toys for Girls and Boys - The Canadian Toy Testing Council alirita la 27an de Majo 2007 dato 20070228, 000119
  24. Berenbaum, S. A., Martin, C. L., Hanish, L. D., Briggs, P. T., & Fabes, R. A. (2008). Sex differences in children’s play. In J. Becker, K. Berkley, N. Geary, E. Hampson , J.Herman, & Young, E.A. (Eds.), Sex Differences in the Brain from Genes to Behavior (1ed., pp. 275-290).New York, NY: Oxford University Press.
  25. . Annual Toy Industry Sales. About.com. Alirita 2006-11-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-12. Alirita 2015-11-27.
  26. Associated Press, , "Parents of tweens seek balance for fast-maturing kids", CNN.com, 28a de Novembro, 2006. Kontrolita 2008-03-16.
  27. . Drilling to the Core in Toy Spending. https://www.npdgroupblog.com/. NPD Group. Alirita 12a de Februaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-12. Alirita 2015-11-27.
  28. "World in their hands", The Age, 2007-03-26.
  29. 29,0 29,1 Karl Hils, The Toy - Its Value, Construction and Use, Edmund Ward Ltd., London, 1959.
  30. Brown, Patricia Leigh, "New Auction Gems: Common Folks; Venerable Houses Woo Unstuffy Buyers With Unstuffy Stuff", The New York Times, 23a de Aprilo 1995, paĝo 37. Kontrolita 2006-10-11.
  31. http://www.nytimes.com/2014/11/27/business/tech-toys-that-can-make-the-video-screen-passe.html?_r=0
  32. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-16. Alirita 2015-11-30.
  33. Barboza, David, "Why Lead in Toy Paint? It's Cheaper", The New York Times, 2007-09-11. Kontrolita 2010-03-28.
  34. Por la tuta paragrafo Enrique Bolland, ¿Cómo detectar si un juguete es una falsificación? El precio, una pista en El País, 14 Dec 2015, [1] Alirita la 14an de Decembro 2015
  35. Goodwill donation guidelines. Arkivita el la originalo je 2005-08-13. Alirita 2005-08-13.
  36. LIPTON, ERIC S., "As More Toys Are Recalled, Trail Ends in China", The New York Times, 2007-06-19. Kontrolita 19a de Junio 2007.
  37. Eckelbecker, Lisa, "Santa helpers deal with toy recalls; Charities must scrutinize gifts", Worcester Telegram & Gazette, November 15, 2007. Kontrolita 2007-11-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-08. Alirita 2015-11-30.
  38. Information about the Weee Directive.. Arkivita el la originalo je 2007-06-23. Alirita 2007-06-23.
  39. Chimp "Girls" Play With "Dolls" Too—First Wild Evidence
  40. Current Biology, DOI: 10,1016 / j . cub.2010.11.024

Bibliografio redakti

En la angla redakti

  • Cross, Gary: The Cute and the Cool: Wondrous Innocence and Modern American Children's Culture, Oxford University Press, New York, 2004.
  • Hamlin, David: "The Structures of Toy Consumption: Bourgeois Domesticity and Demand for Toys in Nineteenth-Century Germany", en Journal of Social History, Vol. 36, 2003.
  • Ebenezer Landells, Alice Landells: The girl's own toy-maker, and book of recreation. London 1860, Digitalisat
  • Kline, Stephen. (1995) Out of the Garden: Toys, TV, and Children's Culture in the Age of Marketing. Verso Books. ISBN 1-85984-059-0.
  • Rampini Paolo , Le Auto-Giocattolo Italiane 1890-1960 , Edizioni P.R. 1986
  • Hein Retter: Postmodernity – what about toys? In: Berg/Nelson/Svensson (Hrsg.): Toys in educational and socio-cultural contexts. Toy research in the late twentieth century. Tl. 2., Stockholm International Toy Research Centre (SITREC), Stockholm 2003, S. 25–37, ISBN 91-974811-2-2
  • Walsh, Tim. (2005) Timeless Toys: Classic Toys and the Playmakers Who Created Them. Andrews McMeel Publishing. ISBN 0-7407-5571-4.
  • Wulffson, Don L.. Toys!. Henry Holt and Company. ISBN 0-8050-6196-7.

En la franca redakti

  • M.-M. Rabecq-Maillard, Histoire du jouet, Hachette,‎ 1962, 96 p.
  • François Theimer, Les jouets (« Que sais-je ? », 3056), Paris, PUF, 1996.

En la germana redakti

  • Karl Staudinger: Kind und Spielzeug. (=Entschiedene Schulreform Heft 4), Verlag Ernst Oldenburg, Leipzig 1923
  • Karin Hildegard Balk: Kinder und ihr Spielzeug, Sutton, Erfurt 2007, ISBN 978-3-86680-186-8
  • O. Kopetzky: Das Nürnberger ABC. Attenkofer, Straubing 1912, Digitalisat (durchgängig mit Illustrationen von Nürnberger Holzspielzeug bebildertes ABC-Buch)
  • Hein Retter: Spielzeug – Sozialschicht – Erziehung. Finken, Oberursel 1973, ISBN 3-8084-4025-2
  • Hein Retter: Handbuch zur Geschichte und Pädagogik der Spielmittel. Beltz, Weinheim 1989, ISBN 3-407-83018-1
  • Hein Retter: Spiel und Spielzeug auf der Schwelle eines neuen Zeitalters oder: Quo vadis, homo ludens? International Council for Children’s Play 2001 (Erfurt, 6. bis 8. Juni 2001), Eröffnungsvortrag, Nostheide Verlag, Memmelsdorf bei Bamberg 2001
  • Laura M. Knüsli, Ruth Holzer-Weber: 100 Jahren Schweizer Spielzeugfabrikation. Zum 125-Jahr-Jubiläum der Firma Franz Carl Weber, Zürcher Spielzeugmuseum / Chronos, Zürich 2006, ISBN 978-3-0340-0843-3

En la hispana redakti

  • Rojas Flores, Jorge: "Juegos y diversiones infantiles", en Rafael Sagredo kaj Cristián Gazmuri, Historia de la vida privada en Chile, vol.3, Taurus, Santiago, 2006.
  • Amador, L. (2004). “Regalos para niños con discapacidad. ¡Todos a jugar!”. Profeco, México.
  • Costa, M.; Romero, M.; Mallebrera, C.; Fabregat, M.; Torres, E; Martínez, MJ; Y. kaj Zaragoza, R. Torres, S.; Martínez, P. (2007). “Juego, juguetes y discapacidad. La importancia del diseño universal”. AIJU centro tecnológico. Alicante.
  • CEAPAT, centro de referencia estatal de autonomía personal y ayudas técnicas. (2010).” Acceso al juego mediante la innovación en diseños pensados para todos y la adaptación de juguetes para niños con discapacidad”

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

Fonto redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Toy en la angla Vikipedio.