Ludmila Popoviĉ

serba esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ludmila POPOVIĈ (serbe Људмила Поповић, Ljudmila Popović, naskiĝis en 1927 - mortis meze de oktobro 1993 en Beogrado) estis serba esperantistino.

Ludmila Popoviĉ
Persona informo
Naskiĝo en 1927
Morto meze de oktobro 1993
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Serbio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Boĵidar Popoviĉ Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi lernis la lingvon en 1953, sekretariis kaj instruis en Beograda Esperanto-Societo. Ŝi aperigis plurajn tradukojn kaj kun sia edzo Boĵidar Popoviĉ (Божидар Поповић) verkis popularan Esperanto-lernolibron por nemovada eldonejo.