Ludmila Ulickaja

rusa verkistino

Ludmila ULICKAJA (ruse Людмила Евгеньевна Улицкая; n. la 21-an de februaro 1943) estas internacie laŭdita rusa verkisto de romanoj kaj noveloj, kiu en 2014 ricevis la prestiĝan Aŭstran Premion por Eŭropa Literaturo pro sia verkaro. Ŝi estas unu el la plej gravaj modernaj rusaj verkistoj kaj pensuloj.

Ludmila Ulickaja
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1943 (1943-02-21) (81-jaraĝa)
en Davlekanovo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater MSU Faculty of Biology vd
Familio
Patro Evgeny Yakovlevich Ulitsky vd
Edz(in)o Andrej Krasulin vd
Parencoj Yakov Ulitsky vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristotradukisto • verkisto de porinfana literaturo • homrajta aktivulo • prozisto • dramaturgo vd
Aktiva dum 1980-aj jaroj– vd
Verkado
Verkoj Sonechka vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 2007 ĝis 2010, ŝi estis la organizantino de serio de libroj pri kultura antropologio por infanoj de diversaj aŭtoroj "La alia, aliaj, pri aliaj" [1].

En marto 2014 ŝi esprimis sian malkonsenton pri la politiko de la rusaj aŭtoritatoj en Krimeo. Ŝi estis partoprenanto de la kongreso "Ukrainio - Rusio: Dialogo", okazinta la 24-25-an de aprilo 2014 en Kievo[2]. Ŝi kritike taksas la situacion ene de Rusio, kredante ke "la nuna politiko iĝas Rusion lando de barbaroj" [3].

Mia lando hodiaŭ deklaris militon kontraŭ kulturo, deklaris militon kontraŭ la valoroj de humanismo, la ideo de individua libereco, la ideo de homaj rajtoj, kiujn civilizacio disvolvis dum sia historio. Mia lando malsanas je agresema nescio, naciismo kaj imperia manio[4].

Ŝi ankaŭ estis inter la subskribintoj de alvoko de eminentaj verkistoj al ĉiuj ruslingvanoj por disvastigi la veron pri la 'armita operaco en Ukrainio'[5].

La 28-an de aprilo 2016, ŝi estis viktimo de zeljonka atako fare de membroj de la Nacia Liberiga Movado en Rusio[6].

Ulitskaja transloĝiĝis al Berlino post la rusa invado de Ukrainio la 24-an de februaro 2022.

Temaro redakti

Inter ŝiaj interligitaj temoj kiaj

  • la bezono je religia kaj rasa toleremo,
  • la problemo de la intelektularo en la sovetia kulturo,
  • kiel virinoj formas novajn seksajn rolojn en socio,
  • la ĉiutaga vivo kiel literatura temo.

Verkaro redakti

En 2006 ŝi publikigis Daniel Stein, interpretanto (Даниэль Штайн, переводчик), romano kiu temas pri la Holokaŭsto kaj la neceso reamikiĝi inter judismo, kristanismo kaj Islamo. Ulickaja mem apartenas al grupo de homoj el la iama Sovetunio, kiuj vidas sin mem etne kaj kulture kiel judoj, kvankam ili adoptis kristanismon kiel religio.[7]

Ŝia unua novelo, Sonecska (1992), estis tuja sukceso kaj la komenco de rapida literatura kariero, ankaŭ internacie. Ŝia plej fama romano estas Vojaĝo al la Sepa Ĉielo (2002): la historio de la rusa familio de kuracistoj Kukocki, rakonto en kiu la koncepto de libereco estas centra laŭ ĉiuj eblaj manieroj. La libroj de Ulitskaja estis tradukitaj al multaj lingvoj, inkluzive al Esperanto. Ŝia verkaro ankaŭ ricevis multajn premiojn, inkluzive de la rusa Premio Booker (Ру́сский Бу́кер, 2002), la Palmordeno de Francio (Palmes Académiques, 2003), la Ordeno de la artoj kaj de literaturo (Ordre des Arts et des Lettres, 2004) kaj la Man Booker Internacia Premio (2009).

  • (1995) Soneĉka (Сонечка)
  • (1996) Medea kaj ŝiaj filoj (Медея и её дети)
  • (1997) La funebra festo (Весёлые похороны)
  • (2001) La Kukockia Enigmo (Казус Кукоцкого)
  • (2003) Virinaj mensogoj (Сквозная линия)
  • (2003) Sincere via, Ŝurik (Искренне ваш Шурик)
  • (2005) La homoj de nia caro (Люди нашего царя, Moskvo)
  • (2006) Daniel Stein, Interpretisto (Даниэль Штайн, переводчик, Moskvo)
  • (2010) Imago / La granda verda tendo (Зелёный шатёр)
  • (2013) Infanajj jaroj 45-53. Kaj morgaŭ estos feliĉo (Детство 45-53. А завтра будет счастье)
  • (2015) La ŝtuparo de Jakobo (Лестница Якова)
  • (2020) Nur plago (Просто чума)

Tradukoj redakti

La libroj de Lyudmila Ulitskaya estis tradukitaj en 25 lingvojn kaj ricevis plurajn internaciajn kaj rusajn literaturajn premiojn.

Esperanto redakti

  • Daniel Stein, interpretanto [8](rusa originalo: Даниэль Штайн, переводчик), romano kiu temas pri la holokaŭsto kaj la bezono je repaciĝo inter judismo, kristanismo kaj Islamo. La romano estos interesa por ĉiu, kiu iel aŭ tiel serĉis propran identecon kaj penis interkompreniĝi kun homoj de aliaj kulturoj, vidpunktoj kaj kredoj[9]. Tiu libro estis nomumita por la Premion Booker (Man Booker Prize).

Referencoj redakti

  1. (rusa) Olga Drobot. Unu bona libro kapablas produkti efikon, kiun tuta ŝarĝo da malbonaj libroj ne povas. Intervjuo kun Lyudmila Ulitskaya. Fremda Literaturo, 2009, n-ro 7, ISSN 0130-6545. Arkivita el la originalo la 10-an de novembro 2012.
  2. (ru) Alparolo de la iniciata grupo por okazigo de la Kongreso de Inteligenteco "Kontraŭ la milito, kontraŭ la memizolado de Rusio, kontraŭ la restarigo de la totalitarismo" kaj letero de kulturaj figuroj apogante la pozicion de Vladimir Putin pri Ukrainio kaj Krimeo. Novaja Gazeta, la 13-an de marto 2014, arkivita el la originalo la 30-an de julio 2017.
  3. (finna) Lyudmila Ulitskaya: "Mia tasko kiel verkisto estas inviti homojn pensi por si mem[rompita ligilo]", Yle News Service, la 14-an de majo 2014.
  4. Ljudmila Ulitskaja, Adiaŭ Eŭropo!, Salzburgaj Impresoj, Новое Время (Novaj Tempoj), la 21-an de februaro 2018, arkivita de la originalo ĉe la Wayback Maŝino, la 22-an de februaro 2018.
  5. (en) "Eminent writers urge Russian speakers to tell truth of war in Ukraine", The Guardian, la 5-an de marto 2022.
  6. (de) Ljudmila Ulizkaja, Russlands Gesellschaft kann explodieren, Deutsche Welle, la 18-an de majo 2016.
  7. Sasha Senderovich, Translations, book review in Tablet Magazine, 29a de Junio 2011
  8. (eo) Daniel Stein, interpretanto Libroservo de UEA
  9. (eo) Stanislav Belov, Daniel Stein: Historio pri identeco kaj (mal)kompreno, La Ondo de Esperanto, la 25-an de aŭgusto 2022.

Eksteraj ligiloj redakti

(rusa kun subtektoj en la angla) Lyudmila Ulitskaya: "Ĉiu milito estas kondamnita al venki", "Diru Gordeeva"