Ludo de la vivo

dudimensia ĉela aŭtomato sur kvadrata krado, inventita de Johano H. Conway je 1970: iu ĉelo estas aŭ morta aŭ viva; viva ĉelo kun 2 aŭ 3 vivaj najbaroj restas viva; morta ĉelo kun 3 vivaj najbaroj iĝas viva; alie, ĉelo mortas aŭ restas morta

La ludo de la vivo estas dudimensia ĉela aŭtomato kaj estis publikigita en 1970 de la matematikisto John Horton Conway. Malgraŭ siaj facilaj reguloj la ludo de la vivo estas Turing-kompleta kio signifas ke ĝi povas simuli iu ajn Turing-maŝinon.

Glisilopafilo kun periodo 30.

la regulojRedakti

En la ludo de la vivo la mondo estas senfina dudimensia ĉelaro kiu evoluas laŭ diskretaj temperoj. Ĉiu ĉelo estas aŭ viva aŭ malviva dum unu tempero kaj havas ok najbarajn ĉelojn.

La ĉelaro ŝanĝas en ĉiu tempero laŭ la jenaj reguloj:

  1. Ĉiu viva ĉelo kiu havas malpli ol du vivajn najbarojn ĉelojn mortas pro soleco. Tiaj ĉeloj estas malviva dum la sekvonta tempero.
  2. Ĉiu viva ĉelo kiu havas du aŭ tri vivajn najbarajn ĉelojn ankaŭ vivas dum la sekvonta tempero.
  3. Ĉiu viva ĉelo kiu havas pli ol tri vivajn najbarajn ĉelojn mortas pro malsoleco.
  4. Ĉiu malviva ĉelo kiu havas tri vivajn najbarajn ĉelojn ekvivas pro reproduktado.

La ludanto elektas la unuan staton de la ludo, tio estas, kiuj ĉeloj vivas komence. Poste la ludanto konsideras la evoluon de la mondo. La evoluoreguloj kaj la unua stato de la ludo regas ties tutan evoluon sen plia interago de la ludanto.