Ludoj de Bona Volo

La Ludoj de Bona Volo, nomataj ankaŭ ludoj de amikeco. estis internacia sporta konkursaro organizita de Ted Turner en la tempo de la Malvarma Milito, reage al la olimpikaj bojkotoj de 1980 kaj 1984.

Ludoj de Bona Volo
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 1986
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La ludoj okazis unuafoje en 1986 en Moskvo. Ili estis kvazaŭ malgrandaj olimpikoj. En 182 konkursoj partoprenis 3.500 sportistoj el 79 landoj.

Turner per la aranĝo de 1986 nutris siajn televidajn staciojn WTBS kaj CNN per multaj horoj da sporta programo. Interesaĵo estis, ke unuafoje post 1976 mondnivele konkursis sovetiaj kaj usonaj sportistoj, ĉar en 1980 Usono bojkotis la olimpikon en Moskvo kaj en 1984 Sovetio bojkotis tiun en Los-Anĝeleso.

Okazintaj ludoj redakti

Jaro Urbo kaj lando Notoj
1986 Moskvo (Sovetio) 3.000 sportistoj el 79 landoj
1990 Seattle (  Usono) 2.300 sportistoj el 54 landoj
1994 Sankt-Peterburgo (  Rusio) 2.000 sportistoj el 74 landoj
1998 Novjorko (Usono)
2001 Brisbane (  Aŭstralio) Lastaj ludoj
2005 Fenikso (Usono) planita, sed nuligita en 2001

Eksteraj ligiloj redakti