Ludovic Rodo
Ludovic Rodo estas la artnomo de Ludovic Rodolphe Pissarro (1878-1952), franca pentristo, esperantisto, filo de la pli konata Camille Pissarro.
Ludovic Rodo | |
---|---|
![]() Portreto de Rodo fare de la patro Camille (nekonata dato) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1878 en Parizo |
Morto | 1-an de januaro 1952 (74-jara) en Parizo |
Tombo | Tombejo Saint-Vincent |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Camille Pissarro |
Frat(in)oj | Jeanne Bonin-Pissarro • Georges Henri Manzana Pissarro • Paul-Émile Pissarro • Félix Pissarro • Lucien Pissarr |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • pentristo • gravuristo |
Ludovic lernis la pentrarton pere de sia patro, kaj ricevis influon ankaŭ de diversaj kolegoj kaj lernantoj de tiu ĉi. Li ankaŭ estis tre proksima al la patro, kaj estis la ununura el la filoj kiuj ĉeestis dum ties morto, en 1903. Post tio li foriris kun sia frato Lucien al Londono kie ili klopodis mem elstari kiel artistoj.
En 1915, li organizis propran klubon, la Grupon de Monarro.
Li rilatis al anarĥiistaj rondoj. Ludovic kontribuis per desegnaĵoj al numeroj de la humur-gazeto La Pirato, redaktita de Raymond Schwartz inter 1933 kaj 1935.
Li ankaŭ aktivis en la esperantista laborista movado. Li prezentis bruston de Zamenhof en la Salono de Parizo de 1935 kaj pentritan portreton en la Salono de Rueno (fr. Rouen) de 1934.
Li estis la aǔtoro de «Vivo de Pissaro» eldonita de la Portugala Eldona Rondo, Porto, 1948.

Eksteraj ligilojRedakti
- Artaĵoj de Ludovic Rodo kun rilato al Esperanto
- Analizo pri li kiel pentristo Arkivigite je 2007-09-11 per la retarkivo Wayback Machine (en la angla)
- Liberpensuloj