Ludovico Bonaccioli

Ludovico Bonaccioli (1475-1536) estis itala kuracisto, anatomo, akuŝisto, eldonisto kaj humanisto. Li estis profesoro pri Filozofio kaj Medicino en la Universitato de Ferrara kaj estas aparte konata ĉar li estis persona ginekologo de Lucrezia Borgia kaj pro siaj studoj pri obstetriko. Bonaccioli estis sekvanto de la skolo de Galeno kaj Hipokrato.

Ludovicus Bonaciolus
(1475–1536)
Bildo: Palaco Paradizo, historia sidejo de la Universitato de Ferrara, kie li studis.
Bildo: Palaco Paradizo, historia sidejo de la Universitato de Ferrara, kie li studis.
Persona informo
Naskiĝo 1475
en Ferrara, Emilio-Romanjo, Italio
Morto 30-a de marto 1536
en Ferrara, Emilio-Romanjo, Italio
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo kuracisto • eldonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Nicolino Bonaccioli, sekreta konsilisto de Herkulo la 1-a d'Este. Kompletigita sian bazan edukadon en sia naskiĝurbo, kie li estis lernanto de Nikolao Leoniĉeno, li instruis filozofion kaj medicinon en la Universitato de Ferrara. En 1502, kun la alveno de Lukrecia Borĝja en la Kortego de Este, Bonaccioli iĝas ŝia persona kuracisto, akompanante ŝin en ŝiaj translokiĝoj al Modeno kaj Reggio Emilia, tuj post la pestafero registritaj en 1505.

Sekvanto de la skolastikisma tradicio kaj de la Hipokrata medicino heredigita el Galeno, li studis ĉefe la strukturon de la ina genitala aparato kaj la komplikaĵojn, kiuj povus interveni, en la virinoj, dum la gravedeco. En sia libro, eldonita inter 1502-1503, kaj dividita en naŭ ĉapitroj (la tri unuaj estis plurfoje represitaj sub la titolo "De uteri partiumque eius confectione"), li priskribas en detaloj la anatomiajn partojn de la inaj genitalaj organoj kaj la metodojn de fekundigo kaj formado de la embrio kaj feto.

En Ferrara, li ankaŭ publikigis diversajn verkojn de sia majstro Nikolao Leoniĉeno, inter kiuj la plilongigita represo de la fama "Plinii ac plurium aliorum" (1509), en kiu je la unua fojo oni proponis aldonon de teksto en la Natura Historio de Plinio. Li ankaŭ skribis enkondukon, sub letera formo, al la eldono de 1519 de la antisofisma traktado farita de la sama kuracisto el Lonigo. En 1533, ni trovos lin kun alia lernanto de Leoniĉeno, nome Giovanni Manardo en la restrikta rondo de la kuracistoj kiu klopodis kuraci Ludovico Ariosto-n.

La afero kun Pontico Virunio redakti

Okaze de la pesto en Ferrara, en 1505, Bonaccioli akompanis Lukrecian al Modeno. Estas tie ke malgaja epizodo nigrigas la biografion de Bonacioli. Andrea de Baldi, bofrato de Pontico, rakontas ke Bonacioli, apogita de Lukrecia Borĝja, konvinkis Ponticon, kiu havis preŝilon, transloĝiĝi al Ferrara inteŝanĝe de grandaj rekompencoj.

Sed kiam la Pontico alvenis al Ferrara, Bonaccioli estus ŝtelinta la presilojn, matricojn kaj karakterojn, kaj Pontico povis fari nenion malgraŭ ke li petegis la intervenon de la kunkulpa duko. Laŭ dokumento datita el la 11-a de decembro 1508 kaj prilaborita en Reggio, Pontico kompromitis sin, kune kun la familio de la edzino de Baldi, proprietulino de tipografio, presi libron por sesjara periodo al Bonaccioli.

Ne estas malfacile pensi pri la ne-plenumo de Pontico, konsiderante la multajn kaj detalajn kondiĉojn diktitajn de Bonaccioli, tiele ebligante la neplenumon de la kontrakto, implikante en la fordonadon de havaĵoj favore al la kuracisto el Ferrara.[1]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti