Ludovika Misia Societo

kristanigorganizo bavara

Ludovika Misia Societo (germane: Ludwig-Missionsverein) estiĝis en la 12.12.1838 kiel romkatolika, bavara misiada organizo por subteni fidelulojn en Norda Ameriko kaj Azio.

Ludovika Misia Societo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1838 vd
Lando(j) Germanio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts
vdr

Historio

redakti

Friedrich Reese, germandevena episkopo de Detroit petis en 1838 reĝon Ludovikon la 1-an fondi bavaran misiad-societon. Jam dek jarojn pli frue Reese iniciatis similon en Aŭstrujo sub la nomo Leopoldina Fondaĵo. Ludoviko jesis kaj ŝirmis la tuton, eĉ kun sia nomo Ludwigsverein. Celo estis, krom mona subteno kaj preĝado, ankaŭ la preson de edifa literaturo por la misiotoj. [1] La societanoj aparte la germanlingvajn elmigrintoj en Azio kaj Ameriko sukuris, por la varbo inter la nekristanoj. Komence la mondonacojn estis ĝirataj al Liono, kie fondiĝis en 1822 Oeuvre de la Propagation de la Foi; post kiam la bavara reĝo eklernis ke la franca centro iel neglektis la germanlingvanojn, li malpermesis sendon de mono al Franclando proponante rektan helpon disde Germanujo.

En la kuro de la tempo la societon konsistigis 50 fondaĵoj; ĝi ĝuis specialan apogon fare de la Vitelsbaĥoj. Krom Norda Ameriko gravis ankaŭ la helpo por Palestino.[2]

En 1922 lia papa moŝto Pio la 11-a ŝanĝis la nebavaran fration Franziskus-Xaverius-Bruderschaft (el Aachen) je pontifika misiad-societo. Post tio decidis la bavara episkoparo ankaŭ aliĝi tion.[3]

De 1972 ilia komuna nomo estas Missio – Internationales Katholisches Missionswerk Ludwig Missionsverein KdöR.

Literaturo

redakti
  • Willibald Mathäser: Der Ludwig-Missionsverein zur Zeit König Ludwig I., Munkeno 1939

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Michael Hofmann: "Die Gründung des Ludwig-Missionsvereins". Ĉe: Wolfgang Weiß (eld.): Franken und die Weltmission im 19. und 20. Jahrhundert. Schöningh, Würzburg 2011, ISBN 978-3-87717-071-7, p. 126.
  2. Ernst Schmitz: Das katholische Deutschtum in Palästina. Caritasverband für das katholische Deutschland, Freiburg im Breisgau 1913, p. 8
  3. Karl Josef Rivinius: "Neuordnung der Missionswerke durch Pius. XI." Ĉe: Michael Sievernich, Klaus Vellguth (eld.): Christentum in der Neuzeit. Geschichte, Religion, Mission, Mystik. Festschrift für Mariano Delgado. Herder, Freiburg 2020, ISBN 978-3-451-39983-1, p. 117