Ludovikidoj
La Ludovikidoj (germane: Ludowinger) estis dinastio en la mezepoka Landgraflando Turingio kaj en la Landgraflando Hesio. Ilia prapatro Ludoviko la Barbulo (kiu havis fraton nome Hugo kaj filon nome Wichmann) originas el nekonata nobelaro estanta, kiel la parencaj Reginbodonoj, en intima rilato kun la Episkopujo de Majenco kaj posedantoj de teritorioj situantaj ĉe la meza Majno.
Ludovikidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
nobela familio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Historio
redaktiĈ. en 1040 Ludoviko la Barbulo ricevis feŭdon de la imperiestro por konstrui Kastelon Schauenburg. Rimarkendas ke tiaj indikoj estas nur tre legendaj baziĝante sur fontoj malcertaj el Reinhardsbrunn. La filoj Ludoviko la Saltanto kaj Beringer de Sangerhausen, infanoj de la edzino Cecilio de Sangerhausen, fondis ĉ. 1080 en la majnfrankonia patrujo Monakejon Schönrain. En dokumento de 1100 la fratroj nomiĝas grafoj de Schauenburg.
Sekve pligrandigis la posedaĵojn la ludovikidoj en Turingio, ekz. en la ĉirkaŭaĵo de Sangerhausen (danke al la heredaĵoj de Cecilio)kaj ĉe Unstrut danke al Adelheid, vidvino de la palatina grafo Frederiko la 3-a kiu edziniĝis al Ludoviko la Saltanto. Supre de Eisenach konstruigis la Saltanto la kastelon Wartburg kaj fondis la monekejon en Reinhardsbrunn, la bazan spiritan centron de la dinastio.
Dum la maltrankvilaj tempoj de Investitura kontroverso la Saltanto apartenis al la grupo de la kontraŭuloj de imperiestro Henriko la 5-a. Sur la tioma kontraŭimperiestra sinteno baziĝas la teoriaĵo de la historiisto Wolfgang Hartmann ke inter la famaj fondistaj figuroj de la Katedralo de Naumburg troviĝus ankaŭ la statuoj de la Wartburg-konstruigisto Ludoviko kaj de ties edzino.
Ankoraŭ antaŭ 1122 la teritorio pligrandiĝis sub la filoj Ludwig/Ludoviko kaj Heinrich/Henriko en la medioj de Marburg kaj Kaselo, aparte post la nupto de la turingia grafo Ludoviko la 1-a kun Hedwig von Gudensberg, la heredanta filino de la hesia govia grafo Giso la 4-a; tiel post la morto de Giso la 5-a en 1137 la ampleksa heredotaĵo de la Gisonoj kaj de la Werner-grafoj en Norda Hesio ludovikidiĝis. La unuiĝo de Turingio kun multaj partoj de Hesio finiĝis nur per la Turingia-hesia milito pri heredo (1247–1264). La hesiaj havaĵoj de la Ludovikidoj administratis ĝis 1247 tre ofte fare de la pli juna frato de la landgrafo, kiuj rezidis kiel grafoj de Maden/Gudensberg aŭ de Hesio en Gudensberg kaj Marburg; inter ili menciindis Henriko Raspe la 1-a, Henriko Raspe la 2-a, Henriko Raspe la 3-a kaj Konrado Raspe.
Ludoviko plialtrangiĝis en 1131 fare de reĝo Lotaro la 3-a (de Supplinburg) je landgrafo Ludoviko la 1-a. Sekve Turingio rajtis forlasi la Duklandon Saksio estiĝinte rekte subimperiestra regadujo. La statuso de la Ludovikidoj en Turingio similis al dukoj. Ĉirkaŭ la mezo de la 12-a jarcento starigitis la landgrafa ĉefmonfarejo en Eisenach kaj malmulte pli malfrue faritis en Gotao dua monfarejo.[1] Sub Ludoviko la 2-a (Turingio) kaj Ludoviko la 3-a (Turingio) iĝis nova plietendiĝo teritoria de la landgrafujo, dume Hermano la 1-a (Turingio) pli okupiĝis pri plifortigo familia sur politika kampo ekz. per lukraj kaj inteligentaj nuptoj. Sed antaŭe Hermano devis ankoraŭ batali kontraŭ la volo de imperiestro Henriko la 6-a enpoŝigi Turingian kiel malmemstaran feŭdon post la morto de la hermana frato Ludoviko la 3-a.
La filo de Hermano, Ludoviko la 4-a (Turingio), edzo de la posta sanktulino Elizabeto de Hungario, esperis ekregi en la Margraflando Meißen danke al kuratoreco por la ankoraŭ ne plenkreskula nevo Henriko la 3-a (Meißen). Al li ja promesitis en 1226 estonta kuratorfunkcio, bedaŭrinde li jam mortis unu jaron poste.
Post la morto de la filo de Ludoviko la 4-a, de la nur 19-jaraĝa Hermano la 2-a (Turingio), heredantis en 1241 la filo de Ludiko, Henriko Raspe la 4-a, la landgrafujon kiuj li jam estis administrinta dum la junuleco de la nevo. Dua frato, Konrad Raspe, administris la hesiajn posedaĵojn de la domo. Li ĉiuokaze aniĝis en 1234 al la Ordeno de germanaj kavaliroj kies estro li iĝis baldaŭ. Henriko Raspe, elektite kontraŭreĝo germana en 1246, mortis en 1247. Post lia morto la vira linio de la Ludovikoj ĉesis. Henriko Raspe jam en 1243 aranĝis por la nevo Henriko, margrafo de Meißen, la eventualan heredon per la landgrafeco de Turingio. Henriko fakte sukcesis, post bataletoj, en 1249 per la Kontrakto de Weißenfels sekurigi tiujn rajtojn al si. Sed lia kuzino ne volis akcepti tion: Sofio de Brabanto, filino de Ludoviko la 4-a, protestis kaj provis helpite de Albreĥto la 1-a (Braunschweig) ekde 1259 ekgravi en Turingio armee. Tio provokis la Turingian-hesian militon pri heredsekvo. Post malvenko ĉe Besenstedt apud Wettin en oktobro 1263 Sofio devis rezigni pri siaj planoj kaj ĉiuj rajtoj en Turingio. Almenaŭ la intencoj de la filo Henriko la 1-a (Hesio) plenumitis koncerne la regadon en Hesio sur teritorioj de la Ludovikidoj. La Landgraflando Hesio ekmemstaris kaj iĝis en 1291 regna duklando sub la anoj de la Hesia dinastio. Turingio inverse iĝis posedo de la Dinastio Wettin kaj ĝi separiĝis pli malfrue inter la Ernestaj duklandoj ĝis 1920.
Listo de la regintaj ludovikidaj grafoj kaj landgrafoj
redakti- ? –1080 Ludoviko la Barbulo (grafo de Schauenburg)
- 1080–1123 Ludoviko la Saltanto (grafo de Schauenburg)
- 1123–1140 Ludoviko la 1-a (Turingio) (la landgrafo unua, ekde 1131)
- 1140–1172 Ludoviko la 2-a (Turingio) la Fera
- 1172–1190 Ludoviko la 3-a (Turingio) la Pia
- 1190–1217 Hermano la 1-a (Turingio)
- 1217–1227 Ludoviko la 4-a (Turingio) la Sankta
- 1227–1241 Hermano la 2-a (Turingio)
- 1241–1247 Henriko Raspe la 4-a
Tomboslaboj de la Ludovikidoj
redaktiLa entombigejo de la Ludovikidoj estis en la Klostro Reinhardsbrunn kiu fonditis en 1085 fare de Ludoviko la Saltanto proksime de Kastelo Schauenburg. Post fajrego en la benediktana abatejkirko en 1292 faritis en la 14-a jarcento ok novaj slaboj kun altkvalitaj idealportretoj por la Saltanto (kaj la edzino Adelheid von Stade kaj la filo Ludoviko la 1-a), por Ludoviko la 2-a (kaj la edzino Jutta Claricia), por Ludoviko la 3-a, Ludoviko la 3-a kaj Hermano la 1-a kaj Hermano la 2-a.
Post marodoj en la kuro de la Kamparanaj ribeloj la klostro kadukiĝis kaj la slaboj transportitis en 1552 en Kastelon Grimmenstein; post ties detruo en 1567 en la iaman gisejon de Grimmenstein. En 1613 ordonis Doroteo Mario (Saksio-Vajmaro) ilian restaŭradon kaj restarigon ĉe suda fasado sub tegmento. Post alifunkcia rekonstruo de Reinhardsbrunn faritis en 1855 nova kastelkapelo kien oni remetis la slaboj. En 1952 ili trovis novan hejmon en la Preĝejo Sankta Georgo (Eisenach) kie ili admiritis altareje.
Referencoj
redakti- ↑ Wolfgang Streguweit: Geschichte der Münzstätte Gotha vom 12. bis zum 19. Jahrhundert, Weimar 1987, p. 24
Literaturo
redakti- Josef Heinzelmann gemeinsam mit Manuel Aicher: Wolf cum barba. In: Archiv für Familiengeschichtsforschung. Band 6, 2002, p. 19–23
- Josef Heinzelmann, Nachträge zu: Ludwig von Arnstein und seine Verwandtschaft, Zugleich ein Beitrag: Die frühen Ludowinger (Grafen in Thüringen). En: Genealogisches Jahrbuch Band 36, 1997, p. 67–73.
- Hans-Joachim Kessler, Konrad Kessler: Auf den Spuren der Thüringer Landgrafen. Sutton Verlag, Erfurt 2010, ISBN 978-3-86680-668-9.
- Tilo Köhn (eld.): Brandenburg, Anhalt und Thüringen im Mittelalter. Askanier und Ludowinger beim Aufbau fürstlicher Territorialherrschaften. Böhlau, Köln-Weimar-Wien 1997, ISBN 3-412-02497-X, p. 241–294.
- Hans Patze und Walter Schlesinger: Geschichte Thüringens. Zweiter Band, erster Teil. Köln 1974, p. 10–41, ISBN 3-412-02974-2
- Jürgen Petersohn: Die Ludowinger. Selbstverständnis und Memoria eines hochmittelalterlichen Reichsfürstengeschlechts. En: Blätter für deutsche Landesgeschichte. Band 129, 1993, p. 1–39.
- Steffen Raßloff, Lutz Gebhardt: Die Thüringer Landgrafen. Geschichte und Sagenwelt. Rhino Verlag, Ilmenau 2017, ISBN 978-3-95560-055-6.
- Wilfried Warsitzka: Die Thüringer Landgrafen. Verlag Dr. Bussert & Stadeler, Jena 2003, ISBN 978-3-932906-22-0
- Reinhard Zöllner: Die Ludowinger und die Takeda. Feudale Herrschaft in Thüringen und Kai no kuni Dieter Born, 1995, ISBN 3-922006-09-4