Ludoviko-Filipo (Francio)
Ludoviko-Filipo de Orléans (naskiĝis la 6-an de oktobro 1773 en Parizo - mortis la 26-an de aŭgusto 1850 en Claremont, Surrey), (franclingve Louis-Philippe d'Orléans) pli konata dum la franca revolucio kiel la civitano Chartres (le citoyen Chartres) aŭ Egaleco filo (Égalité fils), fariĝis la reĝo de la Francoj ekde 1830 ĝis 1848 kiel Ludoviko-Filipo la 1-a (dum la tiel nomata julia monarkio). Li estis la lasta franca reĝo kun la oficiala titolo "Reĝo de la Francoj".
Ludoviko-Filipo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Francio | |||||
![]() | |||||
Regado | 1830 ĝis 1848 | ||||
Antaŭulo | Karlo la 10-a | ||||
Sekvanto | Dua Respubliko | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1773 en Parizo | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1850 (76-jara) en Claremont | ||||
Tombo | Dreux Royal Chapel [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | franca lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kvara domo de Orléans [#] | ||||
Patro | Louis Philippe II, Duke of Orléans [#] | ||||
Patrino | Louise Marie Adélaïde de Bourbon [#] | ||||
Gefratoj | Maria Stella • Louis Charles, Count of Beaujolais • Antoine Philippe, Duke of Montpensier • Princess Adélaïde of Orléans [#] | ||||
Edz(in)o | Maria Amalia of Naples and Sicily [#] | ||||
Infanoj | Prince Ferdinand Philippe, Duke of Orléans • Ludovikino el Orleano • Princess Marie of Orléans • Prince Louis, Duke of Nemours • Princess Clémentine of Orléans • François d'Orléans, Prince of Joinville • Charles d'Orléans, Duke of Penthièvre • Henriko de Orleano • Antoine, Duke of Montpensier • Francisca van Orléans [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sinsekve grafo de Valois kaj grafo de Chartres, li subtenis la francan revolucion samkiel sia patro. Li partoprenis kiel generala leŭtenanto en la bataloj de Valmy, Jemappes kaj Neerwinden. Ludoviko-Filipo sekve ekzilis sin al Aŭstrio, kaj ekis migreman vivon : li ekzemple loĝis dum kvar jaroj en Filadelfio (Usono). La alveno de Napoléon Bonaparte, en Francio, plilongigis lian ekzilon.
Post la abdikado de Napoléon, en 1814, Ludoviko-Filipo revenis al Francio, ricevis la titolon de duko de Orléans kaj obtenis la Reĝan Palacon de Parizo kiel loĝejo.
Dum la franca Resurtronigo kaj la reĝadoj de Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a, la populareco de Ludoviko-Filipo senĉese plifortiĝis, ĉar li simbolis la politikan opozicion al la plej ortodoksaj monarkistoj (la ultras) kaj ne tute repuŝis la heredaĵojn de la revolucio. Okaze de la franca revolucio de 1830 kaj de la falo de Karlo la 10-a, Ludoviko-Filipo estis proklamita de la deputita asembleo kiel la nova reĝo de la Francoj (kaj ne de Francio), ĉar oni timis respublikan rebelon.
Ludoviko-Filipo falis pro la franca revolucio de 1848, kiu starigis la Duan Respublikon. Li devis denove ekzili sin en Anglio, kie li mortis.