Ludoviko la 15-a "la Amata" (france Louis XV, le Bien-Aimé, naskiĝis 1710, mortis la 10-an de majo 1774) estis franca reĝo ekde la 1-a de septembro 1715 ĝis sia morto.
Post la longa regado de lia praavo, Ludoviko la 14-a, la juna Ludoviko la 15-a supreniris al la potenco. Dum sia regado Francio batalis plurajn militojn (Milito de la aŭstra sukcedo kaj Franc-Brita Indiana Milito). Rezulte de la Sepjara Milito en 1763, li estis devigita cedi Novan Francion en Nordameriko al Britio kaj Hispanio. Ludoviko la 15-a postlasis grandan sed ekonomie kaj politike malfortan regnon. La malfacila situacio en kiu Francio trovis sin sub lia regado estis signifa faktoro en la Franca Revolucio.
Historiistoj emas vidi la regadon de Ludoviko la 15-a kiel periodo de malkresko por Francio. Ili montras ĝeneraligitan korupton en la reĝa kortego, kiu damaĝis la reputacion de la reĝo kaj la reĝimo. Krome, la multekostaj militoj kondukitaj fare de Ludoviko lasis la francan trezorejon elĉerpita. Tamen, ekzistas ankaŭ alia historia aliro kiu asertas ke Ludoviko la 15-a estis tre populara inter liaj subuloj dum lia vivo. Laŭ subtenantoj de ĉi tiu aliro, la negativa reputacio kiu alkroĉis al li estis kreita ĉefe kiel rezulto de revolucia propagando disvastigita post la Franca Revolucio.