Ludoviko la 4-a (Turingio)

Ludoviko la 4-a (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1200 en Creuzburg, mortinta la 11-an de septembro 1227 en Otranto) estis landgrafo de Turingio, palatinatgrafo de Saksio kaj sanktulo.

Tomboslabo por Ludoviko la 4-a en la ajzenaĥa Georgo-kirko

VivoRedakti

Ludoviko posteulis sian patron post la morto de la verŝajne pli aĝa frato Hermann, jam en 1216. Baldaŭ poste eksplodiĝinta kverelo kun la majenca ĉefepiskopo Siegfried la 2-a pacigitis en 1219 en Fulda post malsukcesa kampanjo de Frederiko danke al la perado de la abatoj de Fulda kaj de Hersfeld. Kvankam ĝi la problemoj renoviĝis la sekvan jarojn kaj la tuto eĉ fare de reĝo Frederiko la 2-a ĉe la dieto de Frankfurto (aprilo 1220) ne kvietigeblis, Ludoviko ŝajne prefere orientiĝis pri aliaj celoj politikaj. Kiel kuratoro de la nevo kaj posta margrafo Henriko la 3-a (Meißen), li ekposedantis la markion de Meißen. Li postulis de la tieuloj por si la ĵuron pri fideleco kiel eble heredonto. Dum neatendita kampanjo li konkeris la de poloj okupitan kastelon en Lebus ĉe Odro sekurigante al Henriko, kiu daŭre estis sub lia kuratelo, la havigon de Malsupra Luzacio de la dinastio Wettin. La al li en 1226 fare de imperiestro Frederiko la 2-a promesita eventuala enfeŭdigo substrekas la grandaj celoj de Ludoviko unuigi iam Hesion, Turingion, la regionon de Meißen kaj Luzacion je pli granda ŝtato. La enfeŭdigo ja okazis fare de la imperiestro al Hermano la 2-a kelkajn tagojn post la morto de Ludoviko.

Ludoviko plenumis ĉiajn oficialajn devojn antaŭ la imperio diligentege. Li neniam malĉeestis dietojn aŭ kortegajn kunvenojn kaj ofte peradis en malfacilaj situacioj por la imperiestro. Kun reĝo Henriko la 7-a li ekparencis en 1125. Partoprenonte planitan sed pro la malamikaj lombardoj malhelpita dieto je Kremono li estis en somero 1226 plurajn monatojn ĉe la imperiestro en Supra Italujo. Krom la markioj de Meißen kaj Luzacio Frederiko donis al li "tiom da Prusio kiom li kapablus konkeri" - ŝajne en la intenco militigi la kavalirordenanojn (kp. la Oran dokumenton de Rimini, marto 1226) kaj la landgrafajn trupojn kontraŭ la nekristanaj prusoj.

Eĉ por la plej tikla politika afero de Frederiko je la komenco de la regado, nome plenumi sian solenan promeson pri aktiva krucmilitumado Ludoviko evidentiĝis taŭga helpanto. En majo 1224 la turingiano krucmilitiris, post kiam li ricevis de Frederiko la sumon de 5000 markoj de financado kaj la asekuron de libera ŝipveturado kaj transpreno de la nutraĵa provizado. Ludoviko deklaris sian fraton Henriko Raspe la 4-a viculo akj ekmilitiris en al 24.6.1227 en Schmalkalden. En Brindisi, malgraŭ malsaniĝo de miloj da soldatoj, li surŝipiĝis. Surŝipe en Otranto li mortis en la 11.9.1227. Dum reveturado de Palestinio la kameradoj elfosis la kadavron kaj entombigis de ĝi - laŭ tiamaj moroj - la organojn dume la ostoj transportitis al Reinhardsbrunn en la familian klostron. Tie ili entombigitis en majo 1228 dum la ĉeesto de la vidvino Elizabeto, de la landgrafpatrino Sophie kaj de la fratoj Henriko Raspe la 4-a kaj Konrado.

GravecoRedakti

Ludoviko nombriĝis inter la plej gravaj siatempaj regnaj pincoj. Li sukcesis unuigi politikan talenton kaj fortan karakteron laŭ la modelo de aliaj antaŭuloj el la ludovikidoj. En 1221 li nuptis Elizabeton el Hungarujo. Ankoraŭ dum la geedziĝjaro ili vojaĝis Hungarujon. Estante tre pia li ŝatis la religiozecon de la edzino. Li venigis la heretikulĉasanton Konrado el Marburg kiel konfesprenanton por ŝi kaj transdonis al li antaŭ krucmilitirado la povon disponi pri ekleziaj oficoj kaj posedaĵoj.

Lia filo Hermano la 2-a mortis jam en 1241 sen postlasi tronheredonton. Pere de la plej aĝa filion Sophie kaj ties filo Henriko, Ludoviko iĝis la prapatro de la landgrafoj de Hesio el la Brabant-dinastio. Ludoviko rezidis ekde 1224 en Eisenach ĉe Wartburg. Malgraŭ li neniam oficiale sanktuligitis fare de ekleziaj aŭtoritatoj li - verŝajne en kombino kun Elizabeto - jam tre frue taksitis sankta fare de la popolo. Festotago lia estas la 11-a de septembro.

FontoRedakti

Heinemeyer, Walter, "Ludwig IV." Ĉe: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 422-423 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti