Malfermi la ĉefan menuon

Ludoviko la 7-a de Francio (naskiĝis en 1120 - mortis 18-an de septembro 1180), kromnomita Ludoviko la Juna (franclingve Louis VII de FranceLouis le Jeune) estis la reĝo de Francio ekde 1137 ĝis 1180, kaj la sesa reĝo de la kapetida dinastio.

Ludoviko la 7-a
Reĝo de la Frankoj
Louis VII le Jeune.jpg
Regado 1137 - 1180
Arms of the Kingdom of France (Ancien).svg
Persona informo
Naskiĝo 1120
en Parizo
Morto 18-an de septembro 1180 (1180-09-18)
en Parizo
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Lingvoj Malnovfranca lingvo [#]
Familio
Dinastio Kapetidoj [#]
Patro Ludoviko la 6-a [#]
Patrino Adelaide of Maurienne [#]
Gefratoj Philip of France, Archdeacon of Paris • Robert I, Count of Dreux • Filipo de Francio • Peter I of Courtenay • Henry of France, Archbishop of Reims • Constance of France, Countess of Toulouse [#]
Edzino Eleonora de Akvitanio • Konstanciino de Kastilio • Adela de Ĉampanjo [#]
Idoj Margareto de Francio • Maria de Francio • Alice of France • Alys, Countess of the Vexin • Filipo la 2-a de Francio • Agnes of France [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

VivoRedakti

Li naskiĝis en 1120. Ludoviko la 7-a estis la filo de Ludoviko la 6-a (alinomita Ludoviko la Dika) kaj de Adela de Savojo (ĉ.1100-1154). Li edziĝis sinsekve kun Eleonora de Akvitanio, Konstanca de Kastilio kaj Adela de Ĉampanjo. Ludoviko la 7-a mortis en 1180 en Melun, kaj lia posteulo estis lia filo Filipo la 2-a Aŭgusto.

ReĝadoRedakti

La reĝado de Ludoviko la 7-a estis sufiĉe grava por la historio de Francio. Tiu reĝo interalie plifortigis la reĝan potencon en pluraj provincoj de la reĝlando, kaj kontraŭis feŭdismon kiel eble plej ofte. Li sukcese elektis tre spertajn konsilistojn, kaj redaktis gravajn ediktojn por la administrado de la reĝlando. Francio videble pliriĉiĝis dum lia reĝado : pliiĝis la agrikultura produktokvanto, la loĝantaro, kaj eĉ komerco aŭ industrio. La dua krucmilito tamen montriĝis katastrofa, samkiel la divorco kun Eleanora de Akvitanio.

Vidu ankaŭRedakti