Ludvika Gammelgård
(Alidirektita el Ludvika gammelgård)
Ludvika Gammelgård (oldbieno) kun Gruvmuseum (minmuzeo) estas ministmuzeo kaj minmuzeo en la sveda komunumo Ludvika.
Ludvika Gammelgård | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
konstruaĵo muzeo pri laboro konstruaĵaro ![]() | |||
Lando | Svedio vd | ||
Situo | Ludvika | ||
Adreso | Nils Nils gata 7 | ||
Koordinatoj | 60° 8′ 54″ N, 15° 12′ 24″ O (mapo)60.148315.2066Koordinatoj: 60° 8′ 54″ N, 15° 12′ 24″ O (mapo) | ||
| |||
La muzeo montras i.a. funkciantan stangaron, kiu transportas energion. Ĝi estas la plej malnova uzin-historia subĉiela muzeo en la mondo. Krome videblas herbolando kun malnovaj herbaĵoj, spicaĵoj kaj unikaj lokaj kulturkreskaĵoj. Ekzistas ŝafoj kaj kunikloj sur la tereno. La muzeo estas parto de Ekomuzeo Minlando.
La muzeo situas en la suda parto de Ludvika apud la nacia vojo 66.
Senpaga vizitado propramane ĉiam eblas. Gvidita montrado eblas post mendado per tel: 070-6455746 aŭ 0240-10019.