Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow

Ludwig Adolf Wilhelm Freiherr von Lützow (naskiĝis la 8-an de majo 1782, mortis la 6-an de decembro 1834) estis prusa generalmajoro aparte konata pro sia organizo kaj komando de libera korpuso de volontuloj dum la Napoleonaj Militoj. Li venis de la nobela dinastio Lützow el Meklenburgo, lia patro estis prusa generalmajoro Johann Adolph von Lützow (1748-1819), kaj lia patrino estis la nobelino Wilhelmine el familio von Zastrow (1754 al 1815). Interalie, la germana pedagogo Friedrich Ludwig Jahn, instiganto de la nacia gimnastika movado de la 19-a jarcento en Germanio, servis en la libera korpuso de von Lützow.

Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow
Persona informo
Naskonomo Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow
Naskiĝo 18-an de majo 1782 (1782-05-18)
en Berlino
Morto 6-an de decembro 1834 (1834-12-06) (52-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Alter Garnisonfriedhof Berlin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Johann Adolph Lützow
Edz(in)o Elisa von Ahlefeldt
Okupo
Okupo militisto
vdr
memoriga monero de GDE el 1984

La ŝtato GDR en 1984 eldonis specialan moneron de 5 markoj de GDR, okaze de la 150-a reveno de lia morto - rara okazo en kiu la socialisma registaro honorigis feŭdisman nobelon.