Ludwig Ferdinand Schmid
Ludwig Ferdinand SCHMID (pseŭdonime: Dranmor; naskiĝinta la 22-an de julio 1823 en Muri ĉe Berno, mortinta la 19-an de marto 1888 en Berno) estis svisa poeto.
Ludwig Ferdinand Schmid | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de julio 1823 en Muri ĉe Berno | |
Morto | 17-an de marto 1888 (64-jaraĝa) en Berno | |
Tombo | Schosshalden cemetery (en) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Dranmor vd | |
Okupo | verkisto poeto vd | |
Aktiva en | Parizo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Verko
redaktiSchmid dediĉis sin unue al la metio komercista kaj iris post la lernoknabojaroj al Brazilo kie li ekbonstaris danke al lerta entreprenista agado kaj laboremo. En 1852 li estiĝis aŭstra generalkonsulo en Rio-de-Ĵanejro. Poste li ekhavis amikajn rilatojn al arkiduko Maksimiliano.
Ekde 1872 li vivis ĉefe en Parizo, ekde 1875 denove en Rio-de-Ĵanejro.
Liaj poeziaĵoj brilas per profundeco de elegia enhavo kaj forma perfekteco. Jenas verkoj liaj: »Poetische Fragmente« (Leipzig 1860); »Kaiser Maximilian«, poemo (Győr 1868), und »Requiem«, eine philosophisch-psychologische Dichtung (dua eldono, Leipzig 1870). Lia verkareldono »Gesammelten Dichtungen« (Berlino 1873) enhavas krome »Dämonenwalzer«.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 893 (tie ĉi interrete)