Ludwig Friedrich Heyd

Ludwig Friedrich HEYD (naskiĝinta la 19-an de februaro 1792 en Bissingen, mortinta la 6-an de marto 1842 en Markgröningen) estis germana teologo kaj historiisto. Lia filo estis Wilhelm Heyd.

Heyd, teologo kaj historiisto

Vivo redakti

Estante filo Carl Ferdinand Heyd, komercisto per ligno kaj duka konsilisto, li studis teologion en Tübingen. Post kiam li deĵoris ĉe la tübingen-a Evangelia konvikto kiel helpa instruisto kaj nesupera bibliotekisto li trovis dunĝigon eklezian: li iĝis diakono (1820) kaj urba paroĥestro (1824) en Markgröningen.

Liaj sciencaj studoj unue temis pri arkeologio kaj kompara lingvoscienco kion atestas la nun forgesita verko Etymologische Versuche (Tübingen 1824). Baldaŭ poste li ekinteresiĝis pri regionhistoriaĵoj komencante per temoj koncerne Gröningen: Geschichte der Grafen von Gröningen kaj Geschichte der vormaligen Oberamtsstadt Markgröningen (ambaŭ: Stuttgart 1829). Sed jam dum okupiĝo pri grafaj dinastioj en kunteksto de Gröningen interesigis lin neregiona historio, do la tuta Virtembergo en sia evoluo. Heyd nome estis verkinta libro pri la gröningen-ano Der württembergische Kanzler Ambrosius Volland (Stuttgart 1828) kio necesigis esplorjon pri la dukoj mem. La vivo de duko Ulriko (Virtembergo) estis pli malfrue lia ĉefa okupiĝo. Kaj koncerne ties kancelieron kaj la dukon mem evidentiĝis ĉefa problemo ke ekzistis multaj popularaj nesciencaj bildoj kaj onidiroj (ekz. danke al Wilhelm Hauff en la romano Lichtenstein aŭ al Johann Pedius Tethinger en la latinlingva Wirtembergia). Al ili Heyd kontraŭmetis fonte bazitajn verkojn, ekz. okaze de jubilea festo la monografion Schlacht bei Lauffen den 12. und 13. Mai 1534 (Stuttgart 1834) kaj la du unuajn volumojn de Ulrich, Herzog zu Württemberg (Tübingen 1841).[1]

Graveco redakti

Heyd majstris en la kombino de scienco kaj populara skribostilo. Sekve li ŝatis amplekse prezenti la biografiojn de korteganoj sen iama forlaso de historifonta baziĝo. La legantaro tamen povis ĝui vivigajn rakontojn, ekz. pri la cirkonstancoj regantaj en la diversaj sociaj klasoj de Virtembergo dum la interesegaj tempoj de kamparana milito kaj Reformacio. Ne malmultajn flankajn trovitaĵojn kaj sciencajn atingojn li surpaperigis en kontribuaĵoj por la gazeto "Tübinger Zeitschrift für Theologie": tie legeblis ekz. pri la vivo de ŝtataj kaj ekleziaj uloj - Johann Wieland, Peter Jacobi, Conrad Holzinger - aŭ pri aferoj ĝenerale koncernantajn Virtembergon. Liaj komentoj pri Blaurer, Schnepf, Schwenkfeld, Filipo Melanktono kaj la urbo Tübingen inter 1512 kaj 1518 (ĉi-lastaj linioj ankoraŭfoje aperis kiel separita libro en Tübingen en 1839) vekis apartan intereson ĉe fakuloj.

Fonto redakti

Heyd, Wilhelm von, "Heyd, Ludwig". Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 12 (1880), p. 345-346 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La trian eldonis komentite en 1844 Karl Pfaff.