Ludwig Bieberbach

(Alidirektita el Ludwig Georg Biberbach)

Ludwig Georg Elias Moses BIEBERBACH (germana prononco: [ˈbiːbɐˌbaχ]; 4a de Decembro 1886 – 1a de Septembro 1982) estis germana matematikisto kaj Nazio.[1]

Ludwig Bieberbach
Persona informo
Naskonomo Ludwig Georg Elias Moses Bieberbach
Naskiĝo 4-an de decembro 1886 (1886-12-04)
en Goddelau
Morto 1-an de septembro 1982 (1982-09-01) (95-jaraĝa)
en Oberaudorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Hajdelbergo
Familio
Infano Ulrich Bieberbach
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
Verkoj Fatou–Bieberbach domain
vdr

Li studis en la Universitato de Hajdelbergo kaj kun Felix Klein en la Universitato de Göttingen, kie li doktoriĝis en 1910.[2] Lia doktoriga disertacio estis "Pri la teorio de aŭtomorfaj funkcioj (Theorie der automorphen Funktionen). Li eklaboris kiel Privatdozent en Königsberg en 1910 kaj kiel Profesoro en la Universitato de Bazelo en 1913. Li instruis en la Universitato de Frankfurto en 1915 kaj en la Universitato de Berlino el 1921–45.

Bieberbach aliĝis al Sturmabteilung en 1933 kaj al naziisma NSDAP en 1937. Li estis entuziasma klopodanto por elpostenigi siajn judajn kolegojn, kiel Edmund Landau kaj lia iama kunaŭtoro Issai Schur. Li ankaŭ faciligis arestojn fare de Gestapo al kelkaj proksimaj kolegoj, kiel Juliusz Schauder. Bieberbach estis tre influita de Theodore Vahlen, alia germana matematikisto kaj antisemida, kiu kun Bieberbach fondis la movadon "Deutsche Mathematik" ("Germana matematiko") kaj samnoman gazeton. En 1945, Bieberbach estis elpostenigita pro siaj apogoj al Naziismo, sed en 1949 estis invitita instrui en la Universitato de Bazelo fare de Ostrovski, kiu konsideris la politikajn ideojn de Bieberbach banalaj kompare al liaj kontribuoj al la fako matematiko.[3]

Notoj redakti

  1. O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F., "Ludwig Bieberbach", MacTutor History of Mathematics archive, Universitato St. Andrews
  2. Ludwig Bieberbach en la Mathematics Genealogy Project
  3. Gautschi, Walter (2010), "Alexander M. Ostrowski (1893–1986): His life, work, and students" (PDF), math.ch/100: Swiss Mathematical Society, 1910–2010, Zürich: European Mathematical Society Publishing House, pp. 257–278. Vidu precipe p. 263: "This high esteem of scientific merits, regardless of political, personal, or other shortcomings of this attaining them, came across already in 1949, when he [Ostrowski] had the courage of inviting Bieberbach – then disgraced by his Nazi past and ostracized by the European intelligentsia – to spend a semester as guest of the university of Basel and conduct a seminar on geometric constructions."