Ludwig Greiner [ludvig grejner], slovake Ľudovít Greiner, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj transskribo Greiner Lajos estis hungaria germana arbaristo.

Ludwig Greiner
Ludwig Greiner
Ludwig Greiner
Persona informo
Naskiĝo en 1796
en Germanio Probstzella (Germanio)
Morto la 28-an de oktobro 1882
en Hungario Jolsva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Jelšava
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Okupo
Okupo geografo • surveyor • forstisto
vdr

Ludwig Greiner[1] naskiĝis en 1796 en Probstzella (Germanio), li mortis la 28-an de oktobro 1882 en Jolsva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Jelšava en Slovakio).

Biografio redakti

Ludwig Greiner post mezlernejo li studis pri arbaroj, pli poste li praktikadis en pluraj lokoj de Aŭstra Imperio, kie nuntempe estas Pollando kaj Ukrainio. Li finis sian edukon en Teknika Universitato (Vieno) (1824-1826). Inter 1828 kaj 1874 li estis ĉefo de arbaraj bienoj de duko en Hungara reĝlando, poste li pensiuliĝis. Intertempe li estis ankaŭ fabrikestro 3 jarojn en fabriko de la duko. Li partoprenis en fondo de la hungara arbarista asocio. Li determinis en 1838 per triangulado la altojn de la ĉefaj pintoj de Altaj Tatroj pli precize. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis 9 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Beiträge zur Kenntniss des ungarischen Forstwesens und des Forstwesens im Allgemeinen (1843)
  • Wodurch könnte dem sehr fühlbaren Holzmangel und der Waldverwüstung in unserer Gegend Zipsen am zweckmässigsten abgeholfen werden (premiita, 1845)
  • Forststatistik der Waldungen des Gömörer Comitates in Ungarn (1873)
  • Instruktion zur Führung der Forstertragskontrolle in den Hochwaldungen der herzoglich Coburg'schen herrschaften Murány u. Kapsdorf (1882)

Fontoj redakti

Referencoj redakti