Ludwig GUTTMANN[1] (3a de julio 1899 – 18a de marto 1980, prononce Ludvik Gutman) estis germana-brita[2] neŭrologo, kiu establis la Ludojn Stoke Mandeville, nome la sporta evento por handikapuloj, kiu evoluis en Anglio en la Paralimpiaj ludoj. Guttmann estis juda kuracisto, kiu fuĝis el Nazia Germanio tuj antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito. Guttmann estis unu el la fondintoj de organizitaj sportoj por handikapuloj.[3][4][5][6]

Ludwig Guttmann
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1899 (1899-07-03)
en Toszek, Supra Silezio,  Germana Regno
Morto 18-an de marto 1980 (1980-03-18) (80-jaraĝa)
en Aylesbury, Buckinghamshire,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Germanio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato de Würzburg vd
Memorigilo Ludwig Guttmann
Profesio
Okupo neŭrologo • neŭrokirurgo • kuracisto vd
Laborkampo neŭrologioQ17325457nervoĥirurgioparaplegioSpecialaj Olimpikoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Ludwig Guttmann naskiĝis je la 3a de julio 1899 al germana juda familio en Tost en Supra Silezio en la eksa germana imperio (nuntempe Toszek, Pollando), kiel filo de Dorothy (Weissenberg) kaj Bernard Guttmann, distilisto.[7][8][9] La familio translokiĝis kiam Guttman havis tri jarojn al la Silezia urbo Königshütte (nuntempe Chorzów, Pollando), kie tiu pasis sian abituron ĉe la homisma gramatika lernejo en 1917 antaŭ komenci militan servon.

Frua kariero redakti

Guttmann renkontis sian unuan paraplegian pacienton, ministo kun spina rompiĝo, dum bonfara laboro ĉe hospitalo de akcidentoj en Königshütte. La paciento poste mortis pro sepso.[7] Guttmann komencis siajn kuracajn studojn en aprilo 1918 ĉe la Universitato de Breslaŭo. Tiu translokiĝis al la Universitato de Frajburgo en 1919 kaj ricevis sian Doktoriĝon de Medicino en 1924.

En 1933, Guttmann laboris en Breslaŭo (nun Vroclavo, Pollando) kiel neŭrokirurgo, kaj lekciis ĉe la universitato.[10] Guttmann lernis de la pioniro de neŭrokirurgio Otfrid Foerster ĉe ties esplora instituto. Malgraŭ sukcesa laboro en la posteno de unua helpanto de Foerster, Guttmann estis elpelita de sia universitata nomumo kaj sia posteno en 1933 pro la Nurembergaj leĝoj, kaj oni ŝanĝis la nomon de la posteno al "Krankenbehandler" (traktanto de malsanuloj).[11] Kun la alveno de la Nazioj en la registaro, judoj ne estis permesataj profesie fari medicinon, kaj Guttmann iris al la Juda Hospitalo de Breslaŭo, fariĝante medicina direktoro en 1937.[10] Post la perfortaj atakoj kontraŭ judoj kaj propraĵoj dum Kristala nokto je la 9a de novembro 1938, Guttmann ordonis, ke la hospitalo kuracu iun ajn. La postan tagon, tiu pravigis sian decidon laŭ ĉiu specifa kazo kun la Gestapo. El 64 pacientoj, 60 estis savitaj de aresto kaj deporto al koncentrejoj.[12]

Eskapo al Britio redakti

En 1939, Guttmann kun la familio foriris el Germanio pro la Nazia mistraktado de la judoj. Ŝanco por eskapo aperis kiam la Nazioj provizis lin per vizo kaj ordonis lin veturi al Portugalio trakti amikon de la portugala diktatoro António de Oliveira Salazar.[13]

Guttmann planis reveni al Germanio tra Londono. La Konsilio por Helpi Rifuĝintajn Akademianojn aranĝis, ke Guttmann restu en Britio. Tiu alvenis kun ties edzino Alia Samuel Guttmann kaj du infanoj, gefiloj Dennis kaj Eva, en Oksfordo, Anglio, je la 14a de marto 1939.[7] La konsilio negocis kun la brita Hejma Oficejo pri ili kaj donis al Guttmann £250 britajn pundojn (ekvivalenta al £16 000 hodiaŭ) por helpi ilin. Guttmann daŭrigis sian esploradon pri spinvundoj ĉe la Fako Nuffield de Neŭrokirurgio en la Radcliffe Infirmary.[14]

Hospitalo Stoke Mandeville redakti

En septembro 1943, la brita registaro petis al Guttmann establi la Nacian Spinvundan Centron ĉe Hospitalo Stoke Mandeville en Buckinghamshire.[7] La Reĝa Aerarmeo faris la iniciaton por certigi la kuracadon kaj resanigon de pilotoj kun spinaj vundoj, "kiuj ofte kraŝis dum alproksimiĝo kun damaĝitaj aviadiloj".[15] Kiam la unua specialista centro de Britio por trakti spinvundojn malfermis siajn pordojn je la 1a de februaro 1944, Guttmann estis nomumita la direktoro (kaj tenis la postenon ĝis 1966). Guttmann kredis, ke sporto estas grava metodo de terapio por la resanigo de vunditaj militistoj, helpante al ili plifortiĝi korpe kaj sinrespekte.[16]

Guttmann fariĝis brita civitano en 1945.[17] Tiu organizis la unuajn Ludojn Stoke Mandeville por kriplaj eksmilitistoj, kiu okazis ĉe la hospitalo je la 29a de julio 1948, la saman tagon de la malfermo de olimpiaj ludoj en Londono. Ĉiuj partoprenantoj havis spinvundojn kaj konkurencis en rulseĝoj.[18] Por kuraĝigi al la vunditoj partopreni en naciaj eventoj, Guttmann uzis la terminon Paraplegiaj Ludoj. Ĉi tiuj fariĝis la "Paralimpiaj Ludoj", kiuj poste fariĝis la "Paralelaj Ludoj" kaj inkluzivis aliajn malkapablojn.

Paralimpiaj ludoj redakti

 
Guttmann donas oran medalon al Tony South dum paralimpiaj ludoj de 1968 en Telavivo.

Je 1952, pli ol 130 internaciaj konkursantoj partoprenis en la Ludoj Stoke Mandeville. Dum la ĉiujara evento daŭris kreski, la etoso kaj penoj de ĉiuj komencis imponi al la organizantoj de la Olimpiaj ludoj kaj al membroj de la internacia komunumo. Dum la Ludoj Stoke Mandeville de 1956, Guttmann ricevis premion Sir Thomas Fearnley de la Internacia Olimpia Komitato pro sia merita atingo je servo al la Olimpia movado pere de la socia kaj homa valoro de rulseĝaj sportoj.

Ties vizio de internaciaj ludoj, egalaj al la Olimpiaj ludoj, realiĝs en 1960, kiam la Internaciaj ludoj Stoke Mandeville okazis kune kun la oficiala someraj olimpiaj ludoj de 1960 en Romo. Tiam konataj kiel la 9aj ĉiujaraj internaciaj ludoj Stoke Mandeville, kaj organizitaj kun la subteno de la Monda Federacio de Eks-servistoj (internacia labora grupo pri sporto por handikapuloj), oni nun konas ilin kiel la unuaj paralimpiaj ludoj. (La Internacia Olimpia Komitato deposte aplikis la terminon "paralimpiaj ludoj" en 1984.)[19]

En 1961, Guttmann fondis la Britan Sportan Asocion por la Handikapuloj, kiu poste fariĝis la Angla Federacio de Malkapabla Sporto.

Maljunaĝo kaj morto redakti

En 1961, Guttmann fondis la Internacian Kuracan Socion de Paraplegio, nun la Internacia Mjela Socio, kaj estis la unua prezidanto ĝis 1970.[20] Guttman fariĝis la unua redaktoro de la revuo, Paraplegia (nuntempe: Spinal Cord).[21] Li emeritiĝis de klinika laboro en 1966 sed daŭris labori pri sporto.[21]

Guttmann spertis koratakon je oktobro 1979 kaj mortis je la 18a de marto 1980, havante 80 jarojn.[7][8][22]

Postlasaĵoj redakti

 
Guttmann sur rusa poŝtmarko de 2013 el la serio "Sportaj Herooj".

Stadiono Stoke Mandeville, la Nacia Centro por Malkapabla Sporto en Britio, estis kreita de Guttmann apud la hospitalo.[23]

Specialista hospitalo pri neŭroresanigo en Barcelono, la Instituto Guttmann, estas nomita je ties honoro.[24] La fondinto de tiu ĉi unua resaniga hospitalo por paraplegiuloj en Hispanio, Guillermo González Gilbey, mem havis paraplegion kaj multe progresis en Anglio kun Ludwig Guttmann.

Honoroj redakti

Kiel "Neŭrologa Kirurgo respondeca de la Spinvunda Centro ĉe la Hospitalo de la Ministerio de Pensio, Stoke Mandeville", Guttmann nomumiĝis Oficiro de la Ordeno de la Brita Imperio (OBE) en la Naskiĝtagaj Honoroj de la Reĝo de 1950.[25] Je la 28a de junio 1957, Guttmann fariĝis Asocia Oficiro de la Respektinda Ordeno de Sankta Johano.[26]

Gattmann fariĝis Komandanto de la Ordeno de la Brita Imperio (CBE) en 1960, kaj Elizabeto la 2-a kavalirigis tiun en 1966.[10]

Je la 24a de oktobro 2013, la Asocio de Judaj Rifuĝintoj rivelis memortabulon ĉe la Nacia Spinvunda Centro por honori ties vivon kaj laboron. Guttman estis aktiva membro de la asocio, kaj estis estrarano dum pli ol 25 jaroj.[10]

Referencoj redakti

  1. (1983) “Ludwig Guttmann. 3 July 1899 – 18 March 1980”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 29, p. 226–244. doi:10.1098/rsbm.1983.0010. 
  2. Guttmann, Sir Ludwig (1899–1980). Wellcome Library. Alirita 25a de Aŭgusto 2012.
  3. (1982) “International Medical Society of Paraplegia first Ludwig Guttmann Memorial Lecture”, Paraplegia 20 (1), p. 1–17. doi:10.1038/sc.1982.1. 
  4. (1980) “Tribute to Sir Ludwig Guttmann”, Paraplegia 18 (3), p. 153–156. doi:10.1038/sc.1980.27. 
  5. (1979) “From intermittent catheterisation to catheter freedom via urodynamics: A tribute to Sir Ludwig Guttmann”, Paraplegia 17 (1), p. 73–85. doi:10.1038/sc.1979.17. 
  6. (1979) “Sir Ludwig Guttmann: Creator of a sports movement for the paralysed and other disabled”, Paraplegia 17 (1), p. 52–55. doi:10.1038/sc.1979.13. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Professor Sir Ludwig Guttmann. The Poppa Guttmann Trust (2010). Arkivita el la originalo je 18a de Aŭgusto 2012. Alirita 17a de Aŭgusto 2012.
  8. 8,0 8,1 GRO – Register of Deaths – MAR 1980 19 1000 Aylesbury, Ludwig Guttmann, DoB = 3a de Julio 1899
  9. GRO – Register of Deaths – MAR 1980 19 1000 Aylesbury, Ludwig Guttmann, DoB = 3 July 1899
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 AJR Honors Sir Ludwig Guttmann. International Holocaust Remembrance Alliance IHRA (19a de Novembro 2013). Arkivita el la originalo je 2021-07-09. Alirita 10a de Majo 2020.
  11. (8a de Februaro 2005) “History of the treatment of spinal injuries”, BMA Postgraduate Medical Journal 81 (952), p. 108–114. doi:10.1136/pgmj.2004.019992. 
  12. "Paralympics founder Sir Ludwig Guttmann's legacy celebrated in BBC drama", The Daily Telegraph, 3s de Aŭgusto 2012.
  13. How CARA helped Ludwig Guttmann, Creator of the Paralympics. Council for At-Risk Academics CARA (2012). Arkivita el la originalo je 9a de Marto 2014. Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-09. Alirita 2021-07-09.
  14. Kinchin, Perilla. (2006) Seven Roads in Summertown: Voices from an Oxford Suburb. White Cockade Publishing, p. 80–81. ISBN 978-187348713-6.
  15. Jürgen Probst: Gedenken der jüdischen Mitglieder der Deutschen Gesellschaft für Unfallheilkunde, Versicherungs- und Versorgungsmedizin Orthopädie und Unfallchirurgie Mitteilungen und Nachrichten, October 2013, pp. 606–613.
  16. . Paralympics traces roots to Second World War. Canadian Broadcasting Corporation (5a de Septembro 2008).
  17. (2011) “"Chapter 1: Background to the Paralytic movement"”, The Paralympic Athlete: Handbook of Sports Medicine and Science (Olympic Handbook of Sports Medicine). Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4443-3404-3.
  18. . Paralympics traces roots to Second World War. Canadian Broadcasting Corporation (5a de Septembro 2008).
  19. History of the Paralympic Movement. International Paralympic Committee. Alirita 22a de Aŭgusto 2012.
  20. About ISCoS – ISCoS Presidents. International Spinal Cord Society. Arkivita el la originalo je 30a de Aprilo 2009. Alirita 11 May 2020.
  21. 21,0 21,1 About ISCoS – Sir Ludwig Guttmann Lecture. International Spinal Cord Society. Arkivita el la originalo je 7a de Majo 2009. Alirita 10a de Majo 2020.
  22. Bailey, Steve. (2008) Athlete First: A history of the Paralympic Movement. John Wiley & Sons, p. 38. ISBN 978-0-470-05824-4.
  23. Stoke Mandeville Stadium. stokemandevillestadium.co.uk/. Alirita 22a de Aŭgusto 2012.
  24. The Institution – History. Institut Guttmann (5a de Junio 2015). Alirita 9a de Majo 2020.
  25. "No. 38929". The London Gazette (Supplement). 2a de junio 1950. pp. 2786–2787.
  26. "No. 41122". The London Gazette. 9a de aprilo 1957. pp. 4097–4098.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ludwig Guttmann en la angla Vikipedio.