Ludwig HELMBOLD (naskiĝinta en la 21-a de januaro 1532 en Mühlhausen, mortinta samloke en la 8-a de aprilo 1598) estis germana teologo kaj poeto de evangeliaj kantoj.

Ludwig Helmbold
Bildo en la kirko Sankta Blazio en Mühlhausen
Bildo en la kirko Sankta Blazio en Mühlhausen
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1532 (1532-01-21)
en Mühlhausen
Morto 8-an de aprilo 1598 (1598-04-08) (66-jaraĝa)
en Mühlhausen
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • universitata instruisto • himnoverkisto • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La vivo de Helmbold estis tipa por la dua generacio de la lutera Reformacio. La nova kredo estis altvalora por la adeptoj, sed socie ne jam tute nekontestata kaj sekura bono. La antagonismoj kaj kontrastoj inter la konfesioj ankoraŭ viglegis. Humanisme edukite en Leipzig kaj Erfurto, li dediĉis sin plenkore al la instruista profesio, unue en la patra urbo.

En 1554 li magistriĝis en Erfurto kaj profesoriĝis en 1562 ĉe la filozofia fakultato de la Universitato de Erfurto. Samtempe li decide helpis - en sia pozicio kiel dua rektoro - fondi evangelian pedagogian sekcion. Sekve multaj el liaj poemoj temas pri la lerneja vivo aŭ almenaŭ tralumetigas la sintenon de pasia instruisto.

En la 1570-a jaro li devis demisii de ĉiuj erfurtaj oficoj (verŝajne pro intrigo kaj premo far influaj katolikoj en la urbo). Li revenis al Mühlhausen, kie li denove fariĝis instruisto, poste diakono kaj finfine en 1586 superintendanto.

La poeto redakti

Liaj stile perfektaj verkoj koncernas temojn de kristana kredo: fontoj elĉerpitaj ne nur estas la Biblio sed ekzemple ankaŭ la teksto de la Confessio Augustana (la surpaperigita enhavo de la luterana kredo/"kredokonfeso"), kiun li versigitis. La plej eble altan poetan honorigon Helmbold ricevis fare de imperiestro Maksimiliano la 2-a, kiam li faritis laŭre kronita poeto (poeta laureatus).

La kantoroj Joachim a Burck kaj Johannes Eccard muzikigis multajn el liaj poemoj. En la aktuala versio de la kantolibro Evangelisches Gesangbuch (EG) oni trovis la sekvontan helmboldajn kantojn: EG 320 (Nun laßt uns Gott, dem Herren), EG 365 (Von Gott will ich nicht lassen) kaj EG - regiona eldono por Nordelbio - 558 (Amen, Gott Vater und Sohne).

Honoroj modernaj redakti

En 1998 oni nomis en la sudoriento de Mühlhausen straton omaĝe al li Helmboldstraße (flanka strato de Bonat-strato).

Eksteraj ligiloj redakti