Ludwig Krysta

ĉeĥa esperantisto
(Alidirektita el Ludwig KRYSTA)

Ludwig Krysta (krista) (naskiĝis la 7-an de decembro 1877 en Lipowiec, urboparto de Ustroń - mortis en la dua mondmilito) estis ĉeĥa esperantisto.

Ludwig Krysta
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1877 (1877-12-07)
en Lipowiec
Morto 1939-1945
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesie ŝtata eksoficisto, urba konsilantarano en Český Těšín (Ĉeĥoslovakio).

E-isto de 1920. Prezidanto de Regiona Esperanto-Ligo en Český Těšín de 1931, fondita de li. Fervora kursgvidanto, kunlabaranto de pluraj E-gazetoj.

Liaj beletristikaj verketoj aperis parte en la eldonaĵoj de Alfred Kenngott, parte memstare (Pri la prononcado en Esperanto; Marionetaj ludoj; La senvola svatanto).

Verkoj redakti

  • Marionetaj ludoj: ilia prezentado, kaj unu "Terpoma tragedio" (Katowice: Mondlingvo-Eld., 1931. - 23 p.)
  • Pri la prononcado de Esperanto (Katowice: Mondlingvo-Eld., 1931. - 30 p.)
  • La senvola svatanto: unuakta teatraĵo kun kanto (Katowice: Mondlingvo-Eld., 1931. - 35 p.)

Recenzo pri Pri la prononcado de Esperanto redakti

 
 „Zinjoroŭ, dum la fojaĉo al la konkreezoü min nee indereezas la teŭorijoŭ zet nur la braktikoü!“ Ion similan ĉiu aüdis jam. La aŭtoro serioze traktas — tute ne teorie — tiun gravan praktikflankan mizeron de l’ E.-vivo. Li akcentas, tute prave, ke korekta aŭdado devus esti antaŭ ĉiu instruata. Laŭvice li traktas la prononcerarojn de anglo, franco, italo, polo. Kiel ne la germanajn? Proponoj por bonigo certe estas konsiderindaj. — Koncerne la formalan flankon ni nur insistu pri 1a ortografio de propraj nomoj (esperanto, londona, esperanta!), komenc(iĝ)os (15) kaj ilia (sia 28). 
— Smital. Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)