Ludwig Pickel

(Alidirektita el Ludwig PICKEL)

Ludwig PICKEL (naskiĝis 1922 - mortis la 7-an de majo 1978 en Nürnberg, Germanio) estis germana esperantisto.

Li aktive eniris la Movadon tuj post 1960 kaj en 1963 fariĝis afergvidanto de Germana Esperanto-Asocio, kies funkciulo li restis ĝis 1971, kiam li transprenis la eldonadon (poste ankaŭ la redaktadon) de Germana Esperanto-revuo, en 1975 transformiĝinta al Eŭropa Esperanto-revuo. Pickel estis ankaŭ eldonisto de pluraj Esperantaj libroj kaj prizorgis unu el la plej grandaj movadaj librovendejoj. Specifan renomon portis al Pickel lia semajna novaĵbulteno Pilo-Press, kiu regule aperadis ekde 1971 kaj havis ankaŭ sian germanlingvan version. Forlasinte sian prokuroran postenon Pickel dum sia lasta jardeko profesie okupiĝis nur pri Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti