Ludwig von Mises
aŭstra ekonomikisto
Ludwig von MISES (29-a de septembro, 1881 - 10-a de oktobro, 1973) estis ekonomikisto. Li naskiĝis en Aŭstrio-Hungario kaj instruis ĉe la Universitato de Vieno ekde 1913 ĝis 1934, dum li ankaŭ servis kiel ĉefa ekonomika konsilanto al la aŭstra registaro.
Ludwig von Mises | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1881 en Lvivo |
Morto | 10-an de oktobro 1973 (92-jara) en Novjorko |
Tombo | Ferncliff Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno • Akademisches Gymnasium (Vieno) |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Arthur Edler von Mises |
Frat(in)o | Richard von Mises |
Edz(in)o | Margit von Mises |
Parencoj | Alfred Landau |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • filozofo • universitata instruisto • verkisto |
Verkoj | Human Action |
Von Mises foriris de Aŭstrio je 1934 pro la tumulto incitita de la Nazioj kiam ili prenis potencon; li unue iris al Ĝenevo, kaj je 1940 al Usono, kie li instruis ĉe Nov-Jorkia Universitato ekde 1945 ĝis 1969. Li estas unu el la estroj de la Aŭstria skolo de ekonomiko - li verkis kaj prelegis amplekse por klasika liberalismo.
Vidu ankaŭ Ekonomiko
VerkojRedakti
- Die Entwicklung des gutsherrlich-bäuerlichen Verhältnisses in Galizien: 1772–1848[1];