Luganska provinco

provinco de Ukrainio

Luganska provincoLuhanska provinco[1] (ukraine Луганська область, Luhanska oblast; ruse Луганская область, Luganskaja oblast) estas unu el la 24 subŝtatoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Ĝia teritorio situas en la plej orienta parto de Ukrainio kaj norde, oriente kaj sude limas kun Rusio.

Luganska provinco
(Луганська область)
provinco
LG SVCS.jpg
Katedralo de Sankta Vladimiro en Luhansko
Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provincoLuhanska provinco en Ukrainio (klakmapo)
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Luhansk Oblast.png
Coat of Arms of Luhansk Oblast.png
Oficiala nomo: Луганська область
Lando Ukrainio Ukrainio
Historia regiono Ora Hordo (1236-1502)
Najbaras kun
Riveroj Luhanka, Donec
Ĉefurbo Lugansko
Areo 26 684 km² (2 668 400 ha)
Loĝantaro 2 331 800 (1.1.2009)
Denseco 87,39 loĝ./km²
Fondita 3-a de junio 1938
Ĉefulo Serhiy Haidai
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona prefikso +380-64
Kodo ISO 3166-2 UA-09
AKU BB
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 18
Luhanska provinco
Luhanska provinco
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Luhansk Oblast
Statistiko: www.lugastat.lg.ua
Retpaĝo: www.loga.gov.ua

La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Luhansko/Lugansko (Луганськ) la urboj Alĉevsk (Алчевськ), Antracit (Антрацит), Artemivsk (Артемівськ), Brjanka (Брянка), Krasnodon (Краснодон), Krasni-Luĉ (Красний Луч), Lisiĉansk (Лисичанськ), Severodoneck (Сєверодонецьк), Kadijivka (Кадіївка) =Staĥanov (Стаханов) kaj Dovĵansk (Довжанськ), ĝis majo 2016 oficiale Sverdlovsk (Свердловськ). Inter 1935-1958 kaj 1970-1990 la oficiala loknomo de la ĉefurbo estis Voroŝilovgrad (=Voroŝilovurbo), kaj tiam ankaŭ la subŝtato nomiĝis Voroŝilovgrada provinco.

Unu el pli malnovaj urboj estas Starobilsk.

En la regiono vivas proksimume 2,41 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).

La 11an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luhansko/Lugansko. La rezulto estis absolute majoritata por sendependeco, kvankam postaj deklaroj de novaj estroj kliniĝis al peto por aliĝo al Rusio.

DemografioRedakti

Loĝantaro de la provinco laŭ etnoj (2001):

Kronologio de la kuntekstoRedakti

Milito en DonbasoRedakti

5.11.2022: Laŭ rusaj opoziciaj amaskomunikiloj, la 2-an de novembro ukrainoj frakasis per artilerio rusian batalionon kun lastatempe mobilizitaj soldatoj. Unu el travivintoj asertis, ke dum kelkaj horoj apud vilaĝo Makiivka pereis pli ol 500 homoj.

Vidu ankaŭRedakti


  1. Volodimir Pacjurko. Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj — Lvivo, 2015