Luigi Boccherini

(Alidirektita el Luigi BOCCHERINI)

Luigi BOCCHERINI [Luiĝi Bokerini] (naskiĝis la 19-an de februaro 1743 en Lucca, Italio; mortis la 28-an de majo 1805 en Madrid, Hispanio) estis itala komponisto kaj violonĉelisto.

Luigi Boccherini
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1743 (1743-02-19)
en Luko
Morto 28-an de majo 1805 (1805-05-28) (62-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj italahispana
Ŝtataneco Respubliko Luko • Italio
Subskribo Luigi Boccherini
Familio
Frat(in)o Giovanni Gastone Boccherini
Okupo
Okupo violonĉelisto • komponisto
Verkoj String Quintet in E major
Symphony Op. 12 No. 4 (Boccherini)
vdr

Li naskiĝis en muzikista familio, lia patro estis violonĉelisto. La patro sendis lin studi al Romo en 1757.

Boccherini publikigis en 1768 ses arĉajn kvartetojn, per kiuj li akiris tuj grandan atenton. Lia talento montriĝis dum multaj konĉertoj kaj kaj pro tio allogis lin Don Luís, pli juna frato de reĝo Karlo la 3-a, al la korto en Madrid. Post la morto de lia mecenato, li iĝis violonĉelisto de la prusia korto. Inter 1787 kaj 1797 li komponis preskaŭ senescepte por reĝo Friedrich Wilhelm la 2-a de Prusio. Post dekjara servo en la reĝa korto, li setlis en Hispanio.

La verkaro de Boccherini enhavas 20 simfoniojn, 12 violonĉelokonĉertojn, 125 arĉajn kvintetojn (kun du violonĉeloj male al la kvintetoj de Wolfgang Amadeus Mozart, kiuj ludigas du aldviolonojn) kaj gitarajn kvintetojn (li estis inter la unuaj kiuj uzis la gitaron en klasika muziko). Precipe la lastaj ofte enhavas elementojn el hispana popolmuziko.