Luigi FERRAJOLI (n. Florenco, 6a de aŭgusto 1940) estas itala juristo kaj nuntempe li estas unu el la plej elstaraj juraj filozofoj en Eŭropo. Li estas aŭtoro de kelkaj verkaĵoj, inter ili lastatempe: Costituzionalismo oltre lo Stato (Konstituciismo tras la Ŝtato) 2017 kaj Manifesto por la Egaleco 2019. Li estas lernanto de Norberto Bobbio kaj unu el la ĉefaj teoriuloj de la jura garantiismo, teorio kiun li disvolvigis dekomence en la medio de la kriminala juro, sed kiun li konsideras ĝenerale paradigmon aplikeblan al la garantio de ĉiuj bazaj rajtoj.[1]

Luigi Ferrajoli
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1940 (1940-08-06) (83-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"
Okupo
Okupo juĝisto • akademiulo • juristo • universitata instruisto
vdr

Li defendas, ke la gravaj krizoj igas necese krei tutmondajn taŭgajn instituciojn por protekti kaj defendi la homaron. Ferrajoli apogas la ideon aprobi universalan konstitucion, ĉar laŭ li, ekzistas problemoj kiel la klimata ŝanĝo, militoj, malsatego, ktp, kiuj ne povas esti solvotaj je nacia nivelo, do estus necesa la adopto de universala leĝaro. Pro tio, la 21an de februaro 2020, li proponis en Romo la kreon de universalaj institucioj, kies ĉefa celo estus garantii la homajn rajtojn kaj la pacon. Ferrajoli laboras pri ĉi tiu temo kaj ĝuste kiam la koronvirusa pandemio okazigis milojn da mortintoj en la tuta mondo, li asertis, ke estas necese garantii, ke ĉiuj homoj, sendepende de raso aŭ nacio, rajtas ricevi ĉiujn medikamentojn kune kun aliaj nepraĵoj nomitaj de li: sociaj rajtoj. Li proponas la reformon de internaciaj organizaĵoj kiel la Monda Banko aŭ la Internacia Monunua Fonduso, kune kun la kreon de kelkaj aliaj kiuj garantius tutmonde edukadon, loĝadon, sanon kaj manĝadon. Li ankaŭ proponas la aprobon de impostoj je internacia nivelo, kiel la Tobin-imposto aŭ mon-kontribuoj pro la uzado kaj trouzado de komunaj havaĵoj, tiuj nomata de li “universala havaĵaro”, esence la akvo, la nutraĵoj kaj la medikamentoj.[2]

Notoj redakti

  1. Rodríguez, Carlos (12a de junio 2008). «“Hay intereses muy fuertes para mantener las drogas prohibidas”». Página/12. Konsultita la 5an de aprilo 2020.
  2. Por la tuta alineo "PROPONO POR UNIVERSALA KONSTITUCIO", Gazeto Andaluzia, 33-a Jarkolekto, Septembro 2019, N-ro 114, pp. 10-12.