Malfermi la ĉefan menuon

Luise Dorothea de Sachsen-Meiningen

Dukino Luise Dorothea de Sachsen-Gotha kaj Altenburg, denaske Luise Dorothea de Sachsen-Meiningen, estis germana princidino kaj ununura filino de duko Ernst Ludwig la 1-a de Sachsen-Meiningen kaj Dorothea Maria de Sachsen-Gotha-Altenburg. Ŝi naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1710 en Coburg kaj mortis la 22-an de oktobro 1767 en Gotha. Ŝi estas konata kiel subtenantino de artoj kaj sciencoj.

Luise Dorothea de Saksio-Meiningen
Dukino de Saksio-Gotao kaj Altenburgo (progeedza)

1710 Luise Dorothea.JPG

Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1710 (1710-08-10)
en Coburg
Morto 22-an de oktobro 1767 (1767-10-22) (57-jara)
en Gotha
Tombo Margareta-preĝejo en Gotao [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Patro Ernesto Ludoviko la 1-a de Saksio-Meiningen [#]
Patrino Dorothea Marie of Saxe-Gotha-Altenburg [#]
Gefratoj Joseph Bernhard von Sachsen-Meiningen • Ernst Ludwig II, Duke of Saxe-Meiningen • Karl Frederick, Duke of Saxe-Meiningen [#]
Edzo

Frederiko la 3-a de Saksio-Gotao kaj Altenburgo

Idoj Ernest II, Duke of Saxe-Gotha-Altenburg • Prince August of Saxe-Gotha-Altenburg • Friedrich Ludwig von Sachsen-Gotha-Altenburg • Ludwig von Sachsen-Gotha • Friederike Luise von Sachsen-Gotha • Sophie von Sachsen-Gotha [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Statuo de Luise Dorothea en Gotha, farite de Bernd Göbel (dekstre en la bildo) kaj starigite en 2017

VivoRedakti

Ŝi perdis la patrinon jam kiel 3-jaraĝa. La junulinajn jarojn ŝi pasigis kaj en Coburg kaj en Meiningen kaj jam frue ŝi furoris per scivolemo kaj nemalica primokemo. Ekde la 10-a vivojaro ŝi estis sub speciala atento eduka de la duonpatrino Elisabeth Sophie de Brandenburg, filino de Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio. Ŝin ŝi sekvis, post la morto de la patro en la 24.11.1724, al la vidvina sidejo en Coburg. Tie Luise Dorothea vivis kvazaŭ en izolo. Eĉ kun la parencoj nobelaj ŝi nur malofte estis en kontakto ĉar la duonpatrino estis malkontaktema persono. Tamen la edukantino estis tre klera kaj pieca. Amikino al Luise Dorothea iĝis la servistino de la duonpatrino Juliane Franziska de Neuenstein el Alzaco. Naskite en Parizo ŝi garantiis franclingvan edukon por Luise Dorothea.

En la 13.9.1729 Luise Dorothea nuptis la kuzon kaj tronheredanton de Sachsen-Gotha Frederiko kiu ekregantis en 1732. Post ses jaroj ili havis infanojn: Friedrich, Ernst Ludwig (=poste duko Ernesto la 2-a kiu amikiĝis kun kaj iĝis mecenato de Wieland, Herder kaj Goethe), Friederike Louise. La edukon Luise Dorothea kutimis ĉiam persone kontroli. Gravis por ŝi malfermigi la infanojn je artoj, literaturo kaj pieco. Ŝia edzo, estante bonvola, tute ne estis de sama klerecnivelo. Pro tio ŝi ofte konsiladis lin. Ŝi eĉ partoprenis kunsidojn de la dukaj konsilistoj kaj ne malofte sukcesis influi iliajn decidojn. Estante tre religia ŝi tamen opoziciis al la tro rigida Cyprian, gvida luterana eklezia funkciulo. Ŝi ankaŭ ebligis - kontraŭ la volo de Cyprian - al Nikolaus Ludwig von Zinzendorf okazigi sinodon de la Herrnhuta frataro en Gotha en la 25.6.1740. Krome ŝi invitis la herrnhutanojn eksetli en Neudietendorf.

Feliĉe estis ankaŭ la ekdeĵoro de Franziska de Neuenstein kiel servistino en 1735 en Gotha. Ŝi edziniĝis en 1739 al Schack Hermann von Buchwald kaj restis dum 32 jaroj en Gotha. Specialistino en franclingva kaj germanlingva literaturoj ŝi helpis la dukinon dum bonaj kaj malbonaj tagoj. Luise Dorothea iniciatis surscenigojn de francaj teatraĵoj kaj pasigis multajn horojn ĉiutage por korespondi kun multaj kleruloj kaj verkistoj. Sed ŝi ankaŭ okupiĝis pri natursciencoj kaj filozofio (ekz. de Christian Wolff). Inter la francaj plumaj amikoj menciindas antaŭ ĉiuj Voltero: ili interŝanĝis leterojn seninterrompe inter januaro 1752 kaj februaro 1767. Voltero ekkonatiĝis kun la dukino en la jaro 1753 persone en Gotha: post kiam li devis forlasi Berlinon en la 26.3.1753 li atingis Gotaon en la 20.4. Surloke li restis dum kvar semajnoj. Li estis ravita per la akcepto gotaa, pri kio li ofte poste memore skribis kun entuziasmo. Li nomis sian gastigantinon germana Minervo, ŝian kortegon la cour enchanteres kaj Kastelon Friedenstein le palais enchanté. Li eĉ skribis versaĵojn pri ŝi. Taskon ricevitan de ŝi skribi historion pri Germanujo Voltero komence ja plenumis. Sed lia historiskriba elano baldaŭ lamiĝis. Luise Dorothea ankaŭ korespondis kun Formey, Diderot, d’Alembert, Rousseau, Helvetius kaj La Beaumelle. La lastaj du ankaŭ venis persone al Gotha. Lia barona moŝto von Grimm sendadis al Luise Dorothea siajn ŝatatajn raportojn priliteraturajn kaj priartajn el Parizo kiuj poste presitis sub la titolo Correspondance littéraire. Nur post Luise Dorothea informiĝis ankaŭ aliaj genobeloj germanaj kaj rusaj.

Tre plaĉis al Luise Dorothea ankaŭ la membreco en la t.n. Eremita ordeno (Ordre des Hermites de bonne humeur) kies devizo estis "Vive la joie - Vivu la ĝojo!". Al ĝi apartenis ankaŭ la konata enloĝanto de Kastelo de Molsdorf Gustav Adolf von Gotter. Oni parolis la francan, portis specialajn kostumojn kaj havigis al si moknomon. La duka paro estis "prioro" kaj "priorino", Gotter nomiĝis "Tourbillon" ktp. Kunvenoj okazis ekz. ĉe la plezurkastelo en Friedrichswerth. Finon al tiuj agadoj metis Sepjara milito. Dummilite la duka paro havis gravan rolon kaj eĉ intencis antaŭenigi pacfarajn intertraktojn duonkaŝajn. Eĉ tiam gastis ade francoj, kiuj sentis sin ne en germana urbo sed en parizaj intelektualaj rondoj danke al la ĉiuĉeesteco de la franca lingvo kaj la alta nivelo de la babiladoj. Tiam vizitis ŝin en Gotha ankaŭ Frederiko la 2-a de Prusio en la 15.9.1757 la unuan fojon.

FontoRedakti

Artikolo "Luise Dorothea, Herzogin von Sachsen-Gotha und Altenburg" de Albert Schumann, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 19 (1884), p. 625–629. La tuto relegeblas tie ĉi interrete.