Luiza Carol
Luiza CAROL [prononcu: lujza karol] naskiĝis la 1-an de marto 1947, Bukareŝto (Rumanio) kaj loĝas en Israelo ekde 1980. Ŝi estas verkistino. Luiza Carol skribas por infanoj kaj/aŭ por plenkreskuloj: poemojn, prozaĵojn, teatraĵojn, kantojn, eseojn, tradukojn. Ŝi publikigis en la rumana (ekde 1969), en la angla (ekde 1981) kaj en Esperanto (ekde 2006).
Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Ŝi estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Novelo ŝia aperis en "Vizaĝoj" (2010).[1] Ŝi kunlaboris en diversaj medioj ekzemple en la gazetoj Beletra Almanako,[2] La Karavelo ktp.
Luiza Carol | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Bukareŝto |
Lingvoj | Esperanto • rumana • angla |
Ŝtataneco | Israelo |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Elektitaj libroj
redaktiEn Esperanto
redakti- “Rakontoj por ĉiuj aĝoj” (2009) – rakontoj por infanoj kaj/aŭ plenkreskuloj.
- “Tikiriki Tok el strobilo” (2017) - rakontoj por infanoj kaj/aŭ plenkreskuloj.
- “Kantoj por geamikoj” (2018) – kantoj por infanoj kaj/aŭ plenkreskuloj.
- “Aliaj pordoj malfermiĝas” (2020) – rakontoj por infanoj kaj/aŭ plenkreskuloj.
En la rumana
redakti- “Exerciţii-poezii pentru cei mai mici copii” (1976) – rimitaj prononcekzercoj por infanoj.
- “Ţară, ţară, primăvară” (1978) – poemoj por infanoj.
- “Vocile metamorfozelor” (1980) – poemoj por plenkreskuloj.
- “Urs și piatră” (1994) – rimitaj fabloj por infanoj kaj plenkreskuloj.
- “Corabia” (1997) – poemoj por plenkreskuloj.
- “Jurnalul fericirii mele” (1999) – poemoj por plenkreskuloj.
- “Şah. Aventuri în lumea de jucărie” (2000) – manlibro pri ŝako por infanoj.
En la angla
redakti- “SOS” (1992) – poemoj por plenkreskuloj.
Dulingva eldono en la rumana kaj la angla
redakti- “Bluebell And Other Stories” / “Albăstrica şi alte poveşti” (2000) – rakontoj por infanoj.
Elektitaj teatraĵoj
redakti- “Fraŭlino Lunalum” (10 min) - premiero 2005 en Esperanto.
- “La nigra sinjorino” (15 min) – premiero 2007 en la angla.
- “La papilio” (50 min) – 2009.
- “La steloplena tago” (50 min) – premiero 2010 en la franca.
- “Tempo rabita” (25 min) – premiero 2013 en Esperanto.
Adapto kaj mallongigo
redakti- “Legends from Vamland” de Vladimir COLIN (2000) – epopeo rerakontita anglalingve laŭ la rumanlingva originalo.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2010-01-31) "La papilio" de Luiza Carol (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18 . (recenzo pri teatraĵo de la verkistino)