Luiziana bluso

ĝenro de bluso-muziko

Luiziana bluso estas ĝenro de bluso kiu disvolviĝis en la periodo post la Dua Mondmilito en la usona ŝtato Luiziano. Ĝi estas ĝenerale dividita en du ĉefaj subĝenroj, el kius la ĵaz-influita Novorleana bluso bazita sur la muzikaj tradicioj de tiu urbo kaj la malrapidema marĉa bluso kiu enhavas influojn de zideko kaj de Kaĵun-muziko el areo ĉirkaŭ Baton Rouge.[1] Ĉefaj artistoj de la novorleana tradicio estas Professor Longhair kaj Guitar Slim kaj por la marĉa bluso Slim Harpo kaj Lightnin' Slim. Ambaŭ ĝenroj pintis en populareco en la 1960-aj jaroj kaj estis uzitaj de multnombraj rokartistoj. Intereso malpliiĝis fine de la 1960-aj jaroj sed estis porokazaj revivigoj el la 1970-aj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Du Noyer, Paul (2003). The Illustrated Encyclopedia of Music. Fulham, London: Flame Tree Publishing. p. 161. ISBN 1-904041-96-5.