Lujo Tončić-Sorinj

Lujo Tončić-Sorinj (n. la 12-a de aprilo 1915 en Vieno; m. la 20-an de majo 2005 en Salcburgo) estis aŭstra diplomato kaj politikisto. Li estis membro de la konservativa Aŭstra Popola Partio.

Dr. Lujo Tončić-Sorinj

Ekde 1945 Lujo Tončić-Sorinj estis gvidanto de la politika branĉo de la Aŭstra Instituto por Ekonomiko kaj Politiko en Salcburgo, kaj krome estis membro de la aŭstra UNESKO-komisiono kaj la aŭstra delegacio en la parlamenta kunveno de la Konsilio de Eŭropo. De 1949 ĝis 1966 li por sia politika partio estis membro de la parlamento Nacia Konsilio de Aŭstrio. Inter 1966 kaj 1968 li estis ministro pri eksteraj rilatoj de Aŭstrio kaj inter 1969 kaj 1974 estis ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo.

Dum 1992 li "pro emocia ligiĝo al Dalmatio" petis kaj ricevis la ŝtatanecon de Kroatio, sekve perdis la ŝatanecon de Aŭstrio kaj la aŭstran politikistan pension. Nur pro fortaj intervenoj de la Aŭstra Popola Partio kaj pro pruvo, ke li ne estis rajtigita preni la kroatan ŝtatanecon, li fine refariĝis aŭstriano.

Eksteraj ligiloj redakti