Lukács Hodászi

hungara kalvinana pastro

HODÁSZI Lukács, Pap (hoda:si) estis hungara reformita episkopo naskita en Nadjvarado en la mezo de la 16-a jarcento kaj mortinta en Debreceno la 13-an de majo 1613.

Biografio redakti

Lukács Hodászi studis inter 1580–85 en Wittenberg kaj Heidelberg, de 1585 li estis kortega pastro de reganto Stefano Báthori en Eĉedo, en 1596 pastro kaj dekano en Debreceno. En 1604 li returnis sin al Eĉedo, kaj en tiu jaro oni elektis lin episkopo de la transtisa eklezia diocezo. De 1607 li iĝis denove pastro en Debreceno. Li estis en kadro de la eklezio unu el la plej decidemaj opoziciulo de la sendependuloj.

Verkoj redakti

  • Assertiones orthodoxae de potestate ecclesiastica… (Debrecini, 1611).

Fonto redakti