Lukas-Passion (Schütz)

La Lukas-Passion (SWV 480), plena titolo: Historia des Leidens und Sterbens unseres Herrn und Heiland Jesu Christi nach dem Evangelisten St. Lukas (Historio de la sufero kaj morto de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo laŭ la Evangeliisto Luko], estas pasiono, kiun komponis Heinrich Schütz. Ĝi devenas el la jaro 1653 kaj formas la unuan parton de la ĥorala triopo, kiun li pli malfrue kompletigis per la Johano-Pasiono (1665/66) kaj la Mateo-Pasiono (1666). La verko staras en lidia modalo sur f kaj daŭras proksimume 40 minutojn.

La muzikistaro (miksita ĥoro / SATB) estas, malsame al la famaj pasionoj de Johann Sebastian Bach, nur-kanta.

Literaturo redakti

  • Friedrich Spitta: Die Passionen nach den vier Evangelisten von Heinrich Schutz, 1886, noveldono: Kessinger Publishing (2010), ISBN 978-1-168-86359-1

Eksteraj ligiloj redakti