Luciano
Luciano de Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς, latine Lucianus Samosatensis; n. 125 – m. 180), aŭ simple Luciano, estis konata asiria verkisto de satiroj, filozofo epikura kaj komediisto, kiu verkis en la greka lingvo. Luciano naskiĝis en Samosato, kie hodiaŭ estas Turkujo, sed tiame ĝi estis romana provinco.
Luciano | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 125 en Samsat | |
Morto | 192 en Ateno | |
Etno | Syriac people [#] | |
Lingvoj | antikva greka lingvo • kojnea greka lingvo • siria lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Roma regno [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • satiristo • filozofo • biografo • poeto [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Vera historio ❦ Dialogoj de la dioj ❦ Dialogoj de la mortintoj ❦ Maraj dialogoj [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estas konata pro sia spirita kaj mokema stilo. Inter liaj plej konataj verkaĵoj, estas: Vera historio (eble la unua verkaĵo sciencfikcia en la historio), Aleksandro la profetaĵvendisto, La morto de Peregrino, Vendado de kredoj, Dialogoj inter la dioj, kaj Dialogoj de la mortuloj.
Luciano admiris Epikuron kaj liajn verkaĵojn. Lia kritiko de Aleksandro la fraŭda profeto enhavas la laŭdon jenan al la Precipaj Doktrinoj de lia filozofo preferita:
![]() |
|
En Esperanto aperisRedakti
- Lukio aŭ Azeno. Tradukis Gerrit Berveling.
- 1-a eldono. Vlaardingen: VoKo, 1988. 40 paĝoj. (Vlardingenaj kajeroj 4.)
- 2-a eldono. Ŝapekoo: Fonto, 1988. 44 paĝoj. (Fonto-kajeroj 4.)
- Aŭkcio de vivoj. [Vitarum auctio.] Tradukis José F. Martín del Pozo.
- 1-a eldono. Bakers Hill: Bookleaf, 1993. 11 paĝoj.
- 2-a eldono. York (Aŭstralio): Esperanto sub la Suda Kruco, 2006. 11 paĝoj.
- Dialogoj de la dioj. Tradukis José F. Martín del Pozo. Málaga: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, 1998. 46 paĝoj. (Helenaj klasikoj 2.)
- Dialogo inter Pozidono kaj Hermeso. Tradukis Gerrit Berveling.
- Dialogo inter Zeŭso kaj Ganimedo. Tradukis Gerrit Berveling.
- Veraj rakontoj. Tradukis Gerrit Berveling. Zwolle: VoKo, 2006. 58 paĝoj. (VoKo-numeroj 22.)
- Filozofo-merkato. [Vitarum auctio.] Tradukis Gerrit Berveling.
- Juĝo pri la diinoj. Tradukis Gerrit Berveling.
- Lukiano: Nigrino (trad. Gerrit Berveling). Dialogo per kiu Lukiano priskribas paroladon de la filozofo Nigrino (ĉu alinome Albino) kiu defendas filozofian vivmanieron, Atenon kaj atenanojn kaj kontraŭas maltrankvilan vivon de urboj kiel Romo, kiu estas kritikata.[1]
NotojRedakti
- ↑ Lukiano: Nigrino En Beletra Almanako 35, junio 2019. pp. 103-114.