Luksemburga dinastio

(Alidirektita el Luksemburgia dinastio)
Oni ne konfuzu tiun historian luksemburgan dinastion kun la nun reganta dinastio en Luksemburgo, kiu estas branĉo de la dinastio Nassau, nek kun alia historia "luksemburga dinastio" kiel la 'Wigeriche' de la 11-a jarcento.

La Luksemburga dinastio estis germana nobela familio kun grava politika rolo en la malfrua mezepoko de Eŭropo. Al tiu dinastio apartenis la due plej multaj romiaj-germanaj reĝoj de la Sankta Romia Imperio (superite nur de la Habsburgoj). Ili devenis el Limburgo kaj longe regis en pluraj eŭropaj landoj, interalie 127 jarojn en Ĉeĥio. Plej grava reganto el la luksemburga dinastio estis Karolo la 4-a (13161378), imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Luksemburga dinastio
Dinastio
Blazono
Blazono
Venetian patrician family
Fino 1437 vd
Lando Sankta Romia Imperio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Henriko la 5-a, grafo de Luksemburgo vd
Branĉo de Vigerikidoj (Dinastio de Ardenoj-Verdun) vd
Branĉoj Ligny-en-Barrois • Louis de Luxembourg, Count of Saint-Pol vd
Regadoj
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 1312-1313, 1355-1400, 1433-1437
Sekvanto Habsburgoj
Princo-elektisto de Brandenburgio
Dum 1373–1417
Sekvanto Hohencolernoj
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1387-1437
Sekvanto Habsburgoj
Princo-elektisto, Reĝo de Bohemio
Dum 1310-1437
Sekvanto Habsburgoj
Margrafo de Moravio kaj Luzacio
Duko de Silezio, Görlitz, Luksemburgo, Brabanto kaj Limburgo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua historio redakti

Devenaj sinjoroj de Luksemburgo, grafoj el Namuro kaj Luksemburgo formortis en la jaro 1196 pro morto de Henriko la 1-a La blinda. Lia filino Ermesinda edziniĝis plej baldaŭ al duko el Bar kaj en la jaro 1214 al duko Valramo la 4-a de Limburgo. Post lia morto en 1226 liaj provincoj disdividis inter du filoj – inter Henriko, filo el la unua geedzeco, kiu ekregis en Limburga duklando kiel Henriko la 4-a, kaj inter Henriko, filo el la alia geedzeco kun Ermesinda. Dume regis lia patrino ĝis sia morto en la jaro 1247 kaj poste li ekregis mem kiel grafo Henriko la 5-a, nomata la Granda aŭ la Blonda. Tiu regis ĝis la jaro 1281 kaj li ekzorgis pri evoluo de la lando. Lia filo Henriko la 6-a regis nur sep jarojn, do ĝis la jaro 1288, kiam li estis mortigita en batalo ĉe Worringen proksime de Kolonjo, kie li renkontiĝis kun soldataroj de Johano la 1-a de Brabanto en batalo je Limburgo, kie formortis la reganta dinastio. Henriko la 6-a postlasis tri filojn – Henrikon, Valramon kaj Balduenon. La unuenaskita filo surtroniĝis sur la luksemburgan tronon kiel grafo Henriko la 7-a kaj li ligis al porfranca politiko de siaj antaŭuloj. Francaj reĝoj tiutempe akiris unuan lokon en eŭropa politiko, kiam ili sukcesis devigi la papon movi la papan sidejon el Romo al franca Avinjono, kaj uzi tiel ilian potencon por realigi la sian propran. Por realigi sian influon la franca reĝo Filipo la 4-a la Bela atingis nomigon de luksemburgano Petro de Aspelto, sia proksima amiko kaj amiko de luksemburga grafa dinastio, kiu estadis kanceliero de ĉeĥa kaj pola reĝo Venceslao la 2-a Přemyslido, al posteno de ĉefepiskopo de Majenco. Plua lia ŝatato fariĝis ĉefepiskopo de Kolonjo kaj fine la 10-an de decembro 1306 estis nomita ĉefepiskopo de Treviro Baldueno de Luksemburgo. En la jaro 1308 estis murdita romia reĝo Albreĥto la 1-a Habsburga kaj Filipo la 4-a anoncis kandidatecon de sia frato Karolo de Valois. Sed kontraŭ tio stariĝis plimulto de regnaj princoj kaj ĉefepiskopoj kunsumigis sole tri voĉojn. Kaj do estis interkonsentita kandidateco de Henriko la 4-a de Luksemburgo, kun kiu interkonsentis eĉ rejna palatinata grafo Rudolfo, per kio estis akirita la bezonata kvara princ-elektista voĉo. La 6-an de januaro 1309 okazis en Aĥeno reĝa kronado, per kiu Henriko ricevis titolon romgermana reĝo kaj nomon Henriko la 7-a.

Regataj landoj redakti

Gravaj dinastianoj redakti

Kelkaj regantoj el la luksemburga dinastio:

Kun Sigismondo formortis la vira linio de la luksemburga dinastio. Liajn regnojn heredis lia bofilo Albreĥto la 2-a, kio estis komenco de plurcentjara regado de la Habsburgoj.