Luksemburgo (Belgio)

(Alidirektita el Luksemburgio (belga))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la provinco Luksemburgo en Belgio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Luksemburgo (apartigilo).

Luksemburgo estas la plej sud-orienta provinco de Belgio, unu el la kvin provincoj de Valonio. Ĝi havas surfacon je 4440 km², kaj komence de januaro 2016 ĝi havis 280 327 loĝantojn. Sekve ĝi estas laŭ surfaco la plej granda provinco de Belgio kaj de Valonio, sed laŭ loĝantaro la plej malgranda. Ĝia ĉefurbo estas Arlon.

Luksemburgo
Provinco
FlagoBlazono
Belgaj provincoj [+]

LandoBelgio

Supermara alteco488 m [+]
Koordinatoj50° N, 5° O (mapo)49.9166666666675.4166666666667Koordinatoj: 50° N, 5° O (mapo)
ĈefurboArlon (Belgio)
- koordinatoj50° N, 5° O (mapo)49.9166666666675.4166666666667Koordinatoj: 50° N, 5° O (mapo) [+]
Plej alta punktoBaraque de Fraiture [+]
Areo4 439,72 km² (443 972 ha) [+]

Loĝantaro283 227 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco63,79 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroOlivier Schmitz

HorzonoUTC+01:00 [+]
ISO 3166-2BE-WLX

Luksemburgo (Belgio) (Tero)
Luksemburgo (Belgio) (Tero)

Luksemburgo (Luksemburgo)
Luksemburgo (Luksemburgo)
DEC
Luksemburgo
Luksemburgo

Map
Luksemburgo

Vikimedia Komunejo:  Luxembourg (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Norde la provinco limas al la provinco Lieĝo, okcidente al Namuro, sude al Francio kaj oriente al la ŝtato Luksemburgo. Luksemburgo estas parto de la montetaro Ardenoj. Ĝia plej alta punkto estas la 651 metrojn alta Baraque de Fraiture en la municipo Vielsalm.

Luksemburgo dum sia preskaŭ tuta historio estis parto de la ŝtato Luksemburgo. Nur sekve de la Traktato de Londono (1839) la ŝtato Luksemburgo estis dividita en du partojn. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en "persona unio" kun Nederlando.

Luksemburgo konsistas el 44 municipoj, el kiuj tri ricevis la honortitolon urbo: Arlon (la ĉefurbo), Bouillon kaj Durbuy.

Provinco Luksemburgo: 44 municipoj redakti

Distrikto Arlon redakti

Distrikto Bastogne redakti

Distrikto Marche-en-Famenne redakti

Distrikto Neufchâteau redakti

Distrikto Virton redakti