Luktado ĉe Hundstein

Hundstein-luktado (germane: Hundstoaranggeln) estas tradicia sportospeco an Aŭstrujo kiu postflareblas ĝis la 14-a jarcento praktikate sur la monto Hundstein ene de la salcburgia ardeza montaro. Sinonime ĝi nomiĝas ankaŭ Jakoba luktado pro la okazotago en la festo de Sankta Jakobo en julio. Tiam du sportistoj konfrontiĝas unu al la alia por gajni la honoregan titolon de Hagmoar por la daŭro de dekdu monatoj.[1] En 2010 UNESKO deklaris tiun ĉi sporton nemateria kultura heredaĵo.

Okazigejo en la montopinta regiono de Hundstein-monto

HistorioRedakti

 
Prezento de la luktado de la 15-a jarcento en skermada kaj luktada faklibro de Hans Talhoffer

Ekzistas ekde la 14-a jarcento notoj pri la luktado alpa kaj sekve temas pri unu el la plej malnovaj sportoj de Meza Eŭropo. La t.n. luktistaj festoj (Rangglerfeste) neniam malpopularaj estis praktikate en diversaj manieroj. La ĝis nun plej malnovan dokumenton ĉi-prie liveris ŝajne Albrecht Dürer en sia skermada kaj luktada libro. La Salcburgia luktista asocio Salzburger Rangglerverband fonditis en 1947 kaj intencas reguli ĉiujn aferojn necesajn por tiu ĉi sporto.[2]

OkazigejoRedakti

Hundstein-luktado faratas en la dimanĉo de Sankta Jakobo ĉe Großer Hundstein en Salcburgio apud Maria Alm. La areno natura estas en alteco de 2116 metroj situante mallonge de la montopinto. Samloke oni havas ankaŭ la lulilon de tiu ĉi kutima sporto ene de Salcburgio.[3]

RegularoRedakti

Ne nur la reguloj sed ankaŭ la vestaĵoj de la sportistoj detale klaras. Ili portu specialan stofon surmetotaĵan kies aspekton kaj kvaliton akurate normigas la kvar allasitaj teamoj el Bavario, Tirolo, Sudtirolo kaj Salcburgio. Ankaŭ la bataltempo kaj la eco de la sportejo mal-laŭvolas.[4] Tiu ĉi sporto difiniĝas afero rekta kaj honesta. Pro tio malpermesatas trukoj de sufoko, levigo, doloro. Postspektakle oni per pokalo, flago aŭ monsumo honoratas nova Hagmoar por la daŭro de unu jaro se oni sukcesis terenigi la du kontraŭulajn skapolojn.[5]

LiteraturoRedakti

  • Peter Ilka: Das Ranggeln im Pinzgau und verwandte Kampfformen in anderen Alpenländern. (= Schriftenreihe der Salzburger Heimatpflege. Band 3). Verlag der Salzburger Druckerei, Salzburg 1981
  • Günther Heim: Hundstoa Ranggeln: Mythos, Kult, Tradition. Tauriska-Verlag, Neukirchen am Großvenediger 2014, ISBN 978-3-901257-45-2.
  • Josef Giezinger: Das Ranggeln als bäuerlich-sportliches Brauchtum im Lande Salzburg. Universitäre Hausarbeit. Universität Salzburg, Interfakultärer Fachbereich Sport- und Bewegungswissenschaft, Salzburg 1971.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hundstoaranggeln en la germana Vikipedio.

NotojRedakti

  1. Laŭvorte majstro (moar) de la batalkampo (hag).
  2. Günther Heim (ekspertizo): Ranggeln im Salzburger Land[rompita ligilo]
  3. Etimoligiaj eksplikoj kaj reguloj priluktadaj
  4. UNESCO: Hundstoaranggeln als immaterielles Kulturerbe
  5. Worterklärung und Regeln fürs "Ranggeln"