Lula (distrikto Levice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lula

Lula, hungare Lüle estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Lula situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Levice troviĝas 20 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1226. La loĝantoj estis etnobeloj. En 1663 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 237 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Kolĥozo formiĝis en 1957. En 2001 loĝis tie 202 da homoj, (197 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti