Lulilo de Henriko la 5-a

la Lulilo de Henriko la 5-a estas, laŭ la tradicio, la lulilo en kiu la novnaskito Henriko de Monmouth estis metita. Naskiĝinta en Kastelo de Monmouth la 16-an de septembro 1386, li estis la filo de Mary de Bohun kaj Henry Bolingbroke, kaj la nepo de Johano de Gento. Monmouth estis inter la posedaĵoj de Henry Bolingbroke kaj estis tie, kie la novgeedzoj vivis dum pluraj jaroj. Mary mortis en 1394; Henry Bolingbroke forpelis la Reĝon Rikardo la 2-a kaj fariĝis Henriko la 4-a, Reĝo de Anglio, en 1399. La juna Henriko de Monmouth sukcedis sian patron por fariĝi Reĝo Henriko la 5-a en 1413.

La "Lulilo de Henriko la 5-a" fotita fare de William Edward Gray kiam ĝi estis donita al "London Museum" en 1912

Dum la 18-a kaj frua 19-a jarcentoj la lulilo estis fama loke kaj ĝia postulo pri aŭtentika relikvo de la infanaĝo de Henriko la 5-a estis ĝenerale akceptita.[1] Ĝi estis privata posedaĵo, kvankam ofte montrita al vizitantoj. Vendita en la meza 19-a jarcento kaj tial perdita por Monmouth, ĝia lokiĝo estis retrovita de William Watkins Old, kiu raportis pri sia enketo al la "Royal Historical Society" en 1876.[2] La lulilo estis aŭkciita ĉe Christie's en Londono en 1908 kaj estis aĉetita por 230 gineoj fare de Guy Laking, armilisto de la Reĝo Eduardo la 7-a, proponante nome de la Reĝo mem.[3] La lulilo poste iris al Kastelo Windsor kaj restis tie dum kvar jaroj. En 1912 "London Museum" estis establita en Palaco Kensington sub la instrukcioj de Guy Laking kaj la lulilo estis donita al la Muzeo fare de la posteulo de Eduardo la 7-a, Reĝo Georgo la 5-a.[4] La "London Museum", nun konata kiel la Muzeo de Londono, translokiĝis al sia nuna situo en Barbican en 1950.

Bibliografio redakti

 
La "Lulilo de Henriko la 5-a" ilustrita en Mirror of Literature (1825)
  • William Watkins Old, "Historical Notices of the Cradle of Henry V" en Transactions of the Royal Historical Society vol. 4 (1876) paĝoj 231-259

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. Mirror of Literature vol. 5 no. 121 (1 Jan. 1825) p. 9
  2. Old (1876)
  3. Wanganui Chronicle (16 Apr. 1908) Text
  4. Kentucky New Era (4 Junio 1912) Report and illustration