Lunca Cernii de Jos
publikigita versio estis patrolita je 15 aŭg. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 15 aŭg. 2021.
Lunca Cernii de Jos [lunka ĉerni de ĵos] (hungare: Alsónyíresfalva) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Hunedoara. En 1910 ĝi havis 1 132 loĝantojn (rumanoj); en 1956 803. La unua skriba mencio estas en 1360. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi Ciumița, Fântâna, Gura Bordului, Lunca Cernii de Sus, Meria, Negoiu kaj Valea Babii.
Lunca Cernii de Jos | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||
Alinome | Alsónyíresfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||
Situo | 45° 38′ N, 22° 37′ O (mapo)45.63333333333322.616666666667Koordinatoj: 45° 38′ N, 22° 37′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 692 m | ||
Poŝtkodo | 337300 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 905 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 157 (en 2011; 205 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 90119 (komunumo: 90128) | ||
Lunca Cernii de Jos estas atingebla per la distrikta vojo DJ687C de Densuș kaj per DJ 678D de Hășdău. Okcidente la komunumo limas al distrikto Caraș-Severin. La nord-okcidenta pinto de la komunuma teritorio estas ankaŭ la tri-distrikta punkto inter Hunedoara, Caraș-Severin kaj Timiș.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj redakti
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto
-
Situo en la distrikto