Lunca Cernii de Sus
komunumo en Rumanio
Lunca Cernii de Sus (lunka ĉerni) (hungare: Felsőnyíresfalva) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Hunedoara. En 1910 ĝi havis 2051 loĝantojn (rumanoj); en 1992 584 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1760. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye). Administre ĝi apartenas al Lunca Cernii de Jos.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)