Limofazeolo

(Alidirektita el Lunfazeolo)

La Limofazeolo (Phaseolus lunatus) estas plantspecio el la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu planto estas utilplanto, kiu parencas al la aliaj „fazeoloj“.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Limofazeolo,

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Fazeolo Phaseolus
Specio: P. lunatus
Phaseolus lunatus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Phaseolus lunatus

La Limo fazeolo verŝajne venas el Peruo, de kiu originas ĝia nomo (Limo estas la ĉefurbo de Peruo). Ĝi bezonas sufiĉe da varmo por bone kreski. En Eŭropo oni ne povas kultivi ĝin ekonomie.

Priskribo redakti

La Limofazeolo estas arbusteca, unujara, grimpantaj herba planto, kies tigoj atingas longecon de 2 ĝis 4 metroj. La petaloj estas helverda, kelkfoje violkoloraj.

La kurbiĝintaj guŝoj longas 5 ĝis 15 cm, larĝas 1,5 ĝis 2,5 cm kaj enhavas du ĝis kvar semojn. La en formo, grandeco kaj koloro tre variaj semoj longas unu ĝis tri cm, estas ovalaj ĝis rondaj kaj blankaj ĝis malhelaj.

La malhelaj semoj enhavas linamarino, glikozido, el kiu povas estiĝi hidrogena cianido. La semoj kun blanka tegumento estas nedanĝeraj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti